Kavaliro Agravain, nevo de Reĝo Arturo.

Agravain
legenda figuro
Verko Le Morte d'Arthur
Lancelot-Grail
Informoj
Sekso vira
Okupo murdinto
Patro Reĝo Lot
Patrino Morgause
Gefratoj GawainGaherisGareth
Malamikoj Lanceloto
vdr

Li estis la dua filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Gawain, Gaheris kaj Gareth. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de Mordred.

Li estis bonaspekta kaj forta kavaliro, sed, malkiel Gawain kaj Gareth, havis reputacion pro malico kaj malbono. Gawain petis ke li ne spionu Ginevran, sed li ignoris la konsilon. Kune kun Mordred li malkaŝis la am-aferon de Lanceloto kaj Ginevra. Iuj verkistoj diras ke, fuĝante el la ĉambro, Lanceloto mortigis lin; aliaj, ke li mortis, kune kun Gareth kaj Gaheris, kiam li senkirase kaj senentuziasme rezistis Lanceloton kaj liajn kavalirojn kiam tiuj savis Ginevran de ŝtiparumo.