Agustín Rodríguez Sahagún

Agustín Rodríguez Sahagún (n. Ávila; 27-a de marto de 1932 - m. Parizo; 13-a de oktobro de 1991), politikisto kaj entreprenisto hispana, doktoro pri Ekonomiko kaj Juro.

Agustín Rodríguez Sahagún
Persona informo
Agustín Rodríguez Sahagún
Naskiĝo 27-an de marto 1932 (1932-03-27)
en Avilo
Morto 13-an de oktobro 1991 (1991-10-13) (59-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de DeustoUniversitato de Valadolido vd
Partio Unión de Centro DemocráticoCentro Democrático y Social vd
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron en la Universitato Deusto en Bilbao, urbo kie li dediĉis sin al diversa agado kaj eldona kaj entreprena. En 1976 helpis la kreadon de Federacio Entreprenista Segovia. Kaj post unu jaro, en 1977, la fondon de la dungistaro de la malgranda kaj mezgranda entreprenaro, nome CEPYME (Confederación Española de la Pequeña y Mediana Empresa), kies prezidanto li iĝis proelekte.

Li ekkarieris en politiko la 24-a de februaro de 1978, kiam ekformis parton de la registaro de la Unión de Centro Democrático, prezidita de Adolfo Suárez, kie li respondecis pri la Ministerio de Industrio anstataŭe de Alberto Oliart Saussol. En la venonta registaro, en februaro de 1979, li iĝis respondeca pri la Ministerio de Defendo (Milito), posteno kiun li estis okupanta dum la klopodo de Puĉo en Hispanio la 23a de februaro de 1981.

Same februare de 1981, li estis elektita prezidante de la UCD, partio kiun li abandonos venontjare por akompani Adolfo Suárez en la kreado de nova partio, la Centro Democrático y Social (CDS). En la elektoj de 1982 kaj 1986 li akiris sidlokon kiel deputito el CDS, ĉefa politika heredanto de la UCD.

En la municipaj elektoj de 1987, li kandidatiĝis al urbestreco de Madrido por sia partio, la CDS. Tiu iĝis nur la tria politika partio en Madrido post la PSOE kaj AP. En 1989, okazis skabena voĉdonado kontraŭ la ĝistiama urbestro madrida nome Juan Barranco (PSOE), kaj per 29 voĉdonoj el totalo de 55, nome 20 voĉoj de la PP kaj 8 de la CDS, iĝis urbestro Rodríguez Sahagún. Kiel tio, li klopodis malsukcese ke la ampleksigo de la Flughaveno Madrido-Baraĥo iĝu konstruado de dua Flughaveno Madrida. Li restis urbestro ĝis aprilo de 1991, kiam li rezignis rekandidatiĝi pro santialoj.