Ahmad Ŝah Masud (perse احمد شاه مسعود) estis taĝika studento en la universitato de Kabulo, kiu iĝis militestro dum la milito inter Afganio kaj Sovetunio. Post tiu milito oni donis al li la kromnomon "Leono de Panĝŝir". Liaj apogantoj nomis lin "Amer Sahib e Ŝahid", kio signifas "Nia Martira Estro". Masud estis unu el la estroj plej por-okcidentaj kaj plej fervore kontraŭ-sovetuniaj[1].

Ahmad Ŝah Masud
Persona informo
احمد شاه مسعود
أحمد شاه مسعود
Naskiĝo 2-an de septembro 1953 (1953-09-02)
en Bazarak
Morto 9-an de septembro 2001 (2001-09-09) (48-jaraĝa)
en Provinco Taĥar
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per Q11569308 vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Afganio vd
Alma mater Kabula Universitato • Lycée Esteqlal vd
Partio Jamiat-e Islami vd
Familio
Gefratoj Ahmad Zia Massoud • Ahmad Wali Massoud vd
Infanoj Ahmad Massoud vd
Profesio
Okupo politikisto • militestro vd
Aktiva dum 1975– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis post la milito ministro pri defendo de Afganio en 1992 en la registaro de la prezidento Burhanuddin Rabbani. Post la falo de la Rabbania registaro kaj la alveno de la Talibanoj, Masud iĝis la estro de Islama Unuiĝinta Fronto por la Savo de Afganio. En septembro 2001 Masud estis murdita de du araboj, kiuj ŝajnigis sin ĵurnalistoj. En la sekva jaro li estis proklamita "Nacia Heroo" fare de la nova prezidento Hamid Karzai.

Neniu konfesis aŭ pretendis la aŭtorecon de la atenco, sed eblas, ke la du atencintoj estis anoj de al-Kaida.

Milito kontraŭ Sovetunio redakti

Milito kontraŭ la Talibanoj redakti

Aliflanke, lia armeo, nomita "Norda Alianco" regis pli aŭ malpli 10 % de la lando kun apogo de 30 % de la loĝantoj.

La usona komponisto David Gaines (kiu estas esperantisto) memorige pri Masud dediĉis al la afgania popolo sian Sinfonion n-ro 2, "The Lion of Panjshir" ("La Leono de Panĝŝir")[2].

Notoj kaj referencoj redakti