Ahrenshoop

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Ahrenshoop estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Administre ĝi apartenas la la komunumaro Amt Darß/Fischland de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 651 loĝantojn. Krom la ĉefa loĝloko Ahrenshoop, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Althagen kaj Niehagen.

Ahrenshoop
Blazono
Ahrenshoop (Germanio)
Ahrenshoop (Germanio)
DEC

Map

coastal spa • neurba komunumo de Germanio • setlejo • loĝloko
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Antaŭpomerio-Rügen
Komunumaro Amt Darß/Fischland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 038220
Poŝtkodo 18347
Aŭtomobila kodo VR
Oficiala Municipokodo 13073002
Politiko
Komunumestro Benjamin Heinke
Adreso de la administrejo Chaussestraße 68a
18375 Born a. Darß
Demografio
Loĝantaro 651 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 23′ N, 12° 25′ O (mapo)54.38138888888912.42Koordinatoj: 54° 23′ N, 12° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 5,24 km²
Oficiala retejo http://www.ostseebad-ahrenshoop.de/
vdr

La pitoreska fiŝista vilaĝo en impresa marborda natura ĉirkaŭaĵo ekde la fino de la 19-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj skulptistojn, kaj kolektiĝis artista kolonio, kiu iugrada daŭris ankaŭ en la epoko de la socialisma ŝtato GDR inter 1949 kaj 1990. Ekde la jaroj 1978 kaj 1900 la Esperanto-Asocio de GDR organizis plurajn internaciajn interlingvistikajn seminariojn en Ahrenshoop, kiujn viziti malfacilis el okcidenta Eŭropo, sed kiuj havis altan renomon inter la esperantistoj de la socialisma bloko, kaj konatis ankaŭ en la okcidento.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti