Airolo

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Airolo (stacidomo).

Airolo (esperante: Ajrolo) estas svisa politika komunumo en distrikto Leventina en kantono Tiĉino. Ĝia nomo estas itallingva; en la loka dialekto ĝi nomiĝas Airö, en la germana kaj rumanĉa ekzistas malnovaj nomoj Eriels resp. Iriel.

Airolo
komunumo en Svislando
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Koordinatoj  46° 31′ 45″ N 8° 36′ 45″ O / 46.52917 °N, 8.61250 °O / 46.52917; 8.61250 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 45″ N 8° 36′ 45″ O / 46.52917 °N, 8.61250 °O / 46.52917; 8.61250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1585
Areo 94,5 km²
Alteco 1175 m super marnivelo
Poŝtkodo 6780
Komunumkodo 5061
Mapo de Göschenen
vdr

Situo redakti

Airolo situas je la supra fino de valo Leventina, 55 km norde de Bellinzona, je la suda piedo de Gotard-pasejo. Okcidente de Airolo etendiĝas la valo Bedretto, de kie eblas iri tra Nufenen-pasejo al la najbara kantono Valezo aŭ piedvoje tra Giacomo-pasejo al la itala valo Formazza.

Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Brugnasco, Fontana, Madrano, Nante kaj Valle kaj la ne plu loĝataj eks-vilaĝoj Albinasca kaj Bedrina.

Transporto redakti

Airolo estas grava stacio de la Gotarda Fervojo; ĝi situas ĉe la sudaj enirejoj de la fervoja tunelo kaj de la tunelo de la svisa aŭtovojo A2, kiuj ambaŭ konektas Airolon kun la komunumo Göschenen en Kantono Urio. En Airolo komenciĝas la suda ramplo al la Gotardo-Pasejo, de kiu en Andermatt en Kantono Urio devojiĝas la vojoj al Oberalppasejo en Kantono Grizono kaj Furkopasejo en Kantono Valezo.

Esperanta folkloro redakti

Airolo estas dufoje menciata (en la esperantigita formo Ajrolo) en la poemo "La tunelo de S-ta Gotardo" de Reto Rossetti, kiu komparas la facilec-diferencon inter pasejo kaj tunelo al tiu inter aliaj lingvoj kaj Esperanto ("El Ajrolo en Svislando kuras longa vojrubando...").

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti