Ajatolo

honortitolo de gravaj religiaj estroj de ŝijaismo

Ajatolo (arabe: آية الله, perse: آیت‌الله) estas honortitolo donata al gravaj religiaj ĉefoj de ŝijaismo.

Ĝi signifas "distingito de Alaho". Ajatolo devas esti profunda spertulo pri la teorio de Islamo, inkluzive de etikaj, filozofiaj, mistikismaj kaj juraj aspektoj.

Ajatoloj, same kiel ĉiuj islamaj gvidantoj, frontas la problemon, ke laŭ Islamo ne estas perantoj inter islamanoj kaj Alaho. Ili do devas limiĝi al konsilado de la kredantoj. Simile granda problemo estas, ke multaj kredantoj konservas aŭ eĉ montras bildojn de siaj favorataj ajatoloj, kvankam Islamo strikte malpermesas krei bildojn de homoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti