Akademik Ŝokalskij

Akademik Ŝokalskij (ruse Академик Шокальский; en angla transliterigo Akademik Shokalskiy) estas glaci-rezista ŝipo de Akademik Ŝulejkin-klaso, konstruita en Finnlando en 1982 kaj originale uzita por oceanografia esploro.[2] En 1998 ĝi estis tute re-ekipita por servi kiel esplor-ŝipo por Arkta kaj Antarkta laboro.[1] Ĝi estis nomita laŭ la rusa oceanografo Julij Ŝokalskij.[3] La ŝipo havas du [4] pasaĝerajn ferdekojn, kun restoracioj, trinkejo, biblioteko, kaj saŭno, kaj gastigas 54 pasaĝerojn.[1] Ĝi estas nun ekspluatata de Aurora Expeditions, aŭstralia ekspedicia kroz-linio.[1][5] En 2011, Akademik Ŝokalskij krozis laŭlonge de marbordo de Rusio[6] kaj al Orienta Antarkto.[7] Ĝiaj fratinaj ŝipoj estas Akademik Ŝulejkin, Arnold Vejmer, Akademik Gamburcev, Professor Molĉanov, Professor Multanovskij, Geolog Dmitrij Nalivkin, Professor Polŝkov, Professor Ĥromov.

Akademik Ŝokalskij
Bazaj indikoj
Tipo: Krozoŝipo
Klaso: Akademik Ŝulejkin-klaso
Posedanto: Rusa Federacio
Hejma haveno: Vladivostoko
Numero de korpo: 8010336
Surigita sur akvon: 1982
Donita en servon: 1983
Sorto:
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 1 764
Longo: 71,06 m
Larĝo: 12,82 m
Mergo: 4,50 m
Ŝipanaro: 30
Kapacito: 54 pasaĝeroj[1]
vdr

Incidentoj kaj akcidentoj redakti

La 8-an de decembro 2013 Akademik Ŝokalskij kun 48 pasaĝeroj kaj 20 ŝipanoj surŝipe[8] eknavigis de Bluff, Nov-Zelando al Antarkto. La 25-an de decembro 2013, ĝi fariĝis kaptita de solida glacio kelkajn mejlojn de la bordo de Antarkto (proksimume 1 500 marmejlojn sude de Hobarto, ĉ. je la 7:20 matene AEDT).[9] La glacirompiloj Xue Long kaj Aurora Australis, kaj franca esplor-ŝipo L'Astrolabe krozas direkte al Akademik Ŝokalskij je plena rapido. La glacirompilo Xue Long mem fariĝis kaptita de glacio, proksimume 70 MM de Ŝokalskij.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Akademik Shokalskiy. Aurora Expeditions (2011). Alirita 25 Aprilo 2011.
  2. Wright, Doug, "Ex-navy vessel in new role", Otago Daily Times, 29 Novembro 2010. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
  3. "Introducing Akademik Shokalskiy" (PDF), The Expeditioner, Aurora Expeditions, Aŭgusto 2010, paĝo 2. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
  4. Russian Maritime Register of Shipping
  5. "Russian cruising gets a new lease of life" (PDF), Cruise Weekly, 17 Aŭgusto 2010, paĝo 5. Kontrolita 25 Aprilo 2011.
  6. Hannafin, Matt. Aurora Expeditions Introduces New Russian Arctic Cruises. Frommer's (24 Novembro 2010). Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 25 Aprilo 2011.
  7. Antarctica 2011–12 (PDF). Aurora Expeditions (Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 25 Aprilo 2011.
  8. Antarctic expedition scientists trapped in ice
  9. MMSI: 273458210

Eksteraj ligiloj redakti