Akademio de la Aragona Lingvo

La Akademio de la Aragona Lingvo (en la aragona kaj oficiale Academia de l'Aragonés) estas organo kreata la 15-a de julio 2006 dum la II Congreso de l'Aragonés (dua kongreso de la aragona) kun la celo funkcii kiel la lingva aŭtoritato de la aragona lingvo. Nuntempe ĝi ne estas oficiale agnoskata de la registaro de Aragono (Hispanio), kaj ĝia jura registriĝo estas kiel aragona kultura asocio sub la nomo Esploro pri Aragona Filologio.

Akademio de la Aragona Lingvo
organizaĵo
Informoj
fondodato 15-a de julio 2006
lando Hispanio
urbo Zaragozo
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr

Kelkaj el la laboraĵoj de la akademio konsistas el la formulado de ortografiaj, gramatikaj kaj fonetikaj leĝoj por normigi ĉiujn variantojn de la aragona, intencante normigi la lingvon, sed defendante samptempe la dialektojn de la lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti