La Akadianoj estas la originalaj francaj koloniantoj en la partoj de nord-orienta Nord-Ameriko, kie nun troviĝas la kanadaj provincoj Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo.

La kanadaj provincoj, kie ĉefe loĝas la hodiaŭaj Akadianoj.

Historio redakti

Dum la 17-a jarcento ĉirkaŭ cent francaj familioj enloĝiĝis en Akadio. La Akadianoj ĉiam estis neŭtralaj kaj evitis partopreni en la bataloj inter Francoj kaj Britoj. Ili havis tre bonajn rilatojn kun la Mikmakaj indianoj, lernante ties ĉasajn kaj fiŝkaptajn metodojn.

Tiam, per la Traktato de Utreĥto (1713), Francio cedis Akadion al Britio kaj Akadio estis renomita Nova-Skotio. La Akadianoj iĝis regataj de Britio. Kiam la Franca kaj Indiana Milito ekis en 1754, la Brita registaro, dubante la neŭtralecon de la Akadianoj, postulis, ke ili ĵuru lojalecon al la Brita krono. Fremdigite, la plimulto de Akadianoj rifuzis.

La Brita reganto Charles Lawrence decidis deporti la Akadianojn el Nova-Skotio kaj disigi ilin inter la 13 koloniojn, de Masaĉuseco ĝis Georgio. Multaj el tiuj kolonioj rifuzis akcepti la rifuĝintojn, ekz. el Virginio oni pludeportis la Akadianojn al Anglio kaj Francio.

Oni nomis tiun etnan purigadon la Granda Elpelo (france Grand Dérangement) aŭ Elpelo de la Akadianoj de 1755. En 2003, je la peto de Akadiaj reprezentantoj, Elizabeto la 2-a, Reĝino de Kanado, faris proklamon por oficiale agnoski la deportadon kaj estigi la 28-an de julio kiel memoran tagon.

Familioj estis disigitaj kaj ekzilitaj perŝipe, en kiuj unu triono pereis. Multaj tamen sukcesis kaŝi sin en arbaro aŭ reveni al sia hejmlando post kelkaj jardekoj.

En 1764 la milito finiĝis, kaj la Akadianoj ricevis permeson reveni al Nova-Skotio, tamen oni malpermesis al ili enloĝiĝi en unu sama loko en grandaj kvantoj. Do ili devis disiĝi ĉe la marbordoj kaj ili restas en disigitaj komunumoj ĝis hodiaŭ.

Aliaj Akadianoj serĉis rifuĝon en Francio, precipe en la malriĉaj kvartaloj de Nantes. La Francaj insuloj Sankta-Piero kaj Mikelono proksime al Novlando kaj Labradoro iĝis sekura haveno por multaj Akadiaj familioj ĝis ili denove estis deportitaj de la Britoj en 1778 kaj 1793.

La Akadianoj preskaŭ malaperis de historio dum jarcento post la Granda Elpelo, sed ĉar ili estis harditaj kaj firmaj, ili travivis kaj spertis etan kulturan kaj politikan revolucion dum la 1880-aj jaroj.

Geografio redakti

Akadianoj hodiaŭ loĝas ĉe la nordaj kaj orientaj marbordoj de Nov-Brunsviko, la areo ĉirkaŭ Monktono, la Magdalen-Insuloj kaj etaj komunumoj en la Insulo de Princo Eduardo kaj Nova-Skotio, ekz. Chéticamp, Clare, Annapolis Valley, Halifakso, Pomquet, Richmond kaj Sydney, Nova-Skotio. Estas ankaŭ homoj kun Akadia deveno en Majno kaj Kebekio. La reĝo rekomendis al kelkaj el la Akadianoj deportitaj en 1755 enloĝiĝi en Luiziano, kie ties posteuloj, la Kaĵunoj, fariĝis grava kultura influo en multaj Luizianaj paroĥoj.

Kulturo redakti

 
La Akadia flago

Hodiaŭ Akadianoj estas aktiva minoritato, ĉefe en Nov-Brunsviko.

La 15-a de aŭgusto estas la nacia festotago de la Akadianoj. La Akadia flago estas la Franca trikoloro kun ora stelo en la blua sekcio.

Lingvo redakti

Akadianoj parolas variaĵon de la Franca nomita Akadia franca. Multaj el tiuj en Monktono parolas Ŝjakon.

Famuloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti