Akantoduloj (latine Acanthodii, olda varianto — Acanthodei) estas formortinta klaso de fiŝoj, kiuj havis ecojn de ambaŭ (sub)klasoj de ostaj fiŝoj - kaj Sarkopterigoj, kaj Aktinopterigoj. Ili ekzistis ekde malfrua silurio (antaŭ ĉ. 430 milionoj da jaroj) ĝis frua permio (ĉ. 250 milionoj da jaroj). Plej probable ili ne estis tre aktivaj naĝantoj kaj manĝis planktonon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akantoduloj

Biologia klasado
Regno: Bestoj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Fiŝoj
Klaso: Akantoduloj
Konserva statuso
Fossil
Ordoj

Climatiiformes
Ischnacanthiformes
Acanthodiformes

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Acanthodes
Mesacanthus, Parexus kaj Ischnacanthus
Climatius
Cheiracanthus murchisoni

La plej malnova trovita en fosilioj akantodulo estis mara besto, sed dum devonio pli kaj pli da akantoduloj komencis vivi en nesala akvo. Akantoduloj eble estis unuaj Makzeluloj kaj havis sufiĉe fortan vertebraron, kiu helpis al ili naĝi. La klaso de akantoduloj enhavas tri ordojn: la Klimatioformaj, Iŝnakantioformaj kaj Akantodoformaj. Klimatioformaj estas karakterizataj per aldonaj protektaj ostoj apud vertebraro (estas versio, ke el ili evoluis karapaco de plakodermoj) kaj akantodoformaj havas longajn brankajn eĝojn. La iŝnakantioformaj estas la unuaj bestoj, kiuj havis dentojn, kvankam ĉe ili estis ne veraj dentoj, sed simple akraj elkreskaĵoj de makzelaj ostoj. Ĉiuj akantoduloj havis plakoidajn skvamojn, el kiuj evoluis veraj dentoj de postaj vertebruloj.

Literaturo redakti

  • Основы палеонтологии. Бесчелюстные, рыбы. М., 1964. (ruse)

Vidu ankaŭ redakti