Akbarpur (Ambedkar Nagar)

Akbarpur (Ambedkar Nagar), hindie अकबरपुर, urdue اکبر پور estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto Ambedkar Nagar, kie ĝi estas distrikta sidejo. Inter pluraj Akbarpur tiu ĉi estas la plej granda.

Akbarpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 224122
Demografio
Loĝantaro 42 248  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 26° 31′ N, 82° 37′ O (mapo)26.5282.62Koordinatoj: 26° 31′ N, 82° 37′ O (mapo) [+]
Alto 133 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Akbarpur (Utar-Pradeŝo)
Akbarpur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Akbarpur
Akbarpur
Situo de Akbarpur
Akbarpur (Barato)
Akbarpur (Barato)
DEC
Akbarpur
Akbarpur
Situo de Akbarpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Akbarpur [+]
vdr
Konstruaĵo en Akbarpur

Demografio redakti

En 2011 Akbarpur havis 111 447 da loĝantoj kun legopovo 74%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio redakti

Akbarpur situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 133 m. super la marnivelo. Basti troviĝas 43, Sultanpur 64, Azamgarh 65, Fajzabad (Barato) 66, Gorakhpur kaj Ĝaŭnpur po 77, Prajagraĝo 140, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 178, tutlanda ĉefurbo Delhio 591, Kolkata 719, Mumbajo 1308 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Akbarpur troviĝas en Ramajano, kie reĝo pafis ulon. La urbo estis nomita laŭ mogola imperiestro Akbar la 1-a. Dum lia regado en la 16-a jarcento la loka reganto konstruis fortikaĵon (nun jam ruina) kaj ponton.

Ekonomio redakti

En Akbarpur oni prilaboras teksaĵojn, sukerojn, rizojn kaj aliajn agrikulturajn produktaĵojn. Tuj apud la urbego termika centralo kaj produktejo pri cementoj funkcias.

Eduko redakti

En Akbarpur la plej altnivela eduko okazas en pluraj altlernejoj.

Lingvoj redakti

En Akbarpur la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj redakti

La ĉefa religio en Akbarpur estas hinduismo (50%), poste islamo (48%), fine ĝajnismo (iom pli, ol 1%). Populara pilgrimejo estas hindua templo de Ŝiv Baba.

Trafiko redakti

Akbarpur estas konektita rekte fervoje al Faizabad kaj Ĝaŭnpur, la tria linio finiĝas ĉe bordo de Gango. 5 ĉefvojoj kaj du flankovojoj kuras al tiu ĉi urbego. En Gorakhpur enlanda, en Ajodjo, Laknaŭo kaj Varanasio internaciaj flughavenoj funkcias.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj moskeoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans