Akihito

la 125a tennoo de Japanio, kiu reĝis de 1989 ĝis 2019

Akihito (明仁[aki-hito]; naskiĝis 23-a de decembro 1933 - ) estas la 125-a Imperiestro de Japanio (1989-2019). Oni evitas nomi vivantan imperiestron kun lia nomo sed nomas lin "Lia Imperia Emerita la Imperiestro" (上皇陛下 Jōkō Heika), kies origa nomo estas Dajyō Tennō (太上天皇).

Akihito
Japana imperiestro
Regado 19892019
Antaŭulo imperiestro Hirohito
Sekvanto imperiestro Naruhito
Persona informo
明仁
Naskonomo 継宮明仁親王
Naskiĝo 23-a de decembro 1933
en Japanio
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato Gakuŝuin vd
Subskribo Akihito
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio vd
Patro Imperiestro Hirohito
Patrino Nagako Kōjun
Gefratoj Shigeko Higashikuni • Sachiko, Princess Hisa • Kazuko Takatsukasa • Atsuko Ikeda • Masahito, Prince Hitachi • Takako Shimazu vd
Edz(in)o imperiestrino Michiko
Infanoj princo Naruhito
(1960-)

princo Akishino
(1965-)
sinjorino Sayako
(1969-)

Profesio
Okupo monarko • iĥtiologo • scienca esploristo • zoologo • marbiologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia erao estas titolita "Heisei" (平成). Li iĝos Imperiestro Heisei post sia morto.

Vivo redakti

Akihito estas la plejaĝa filo de la Imperiestro Showa (Hirohito) kaj imperiestredzino Kojun (Nagako). En infaneco li estis titolata Princo Tsugu(継宮 [cugu no mija]). Li estis edukata de privata guvernisto, kaj ĉeestis la elementan kaj duarangan departmenton de la Nobela Lernejo (Gakushuin) ekde 1940 ĝis 1952. Li estis disigita de siaj gepatroj, kiam li estis 3-jaraĝa.

Dum Usono bombis Tokion en marto 1945, li kaj lia pli juna frato Princo Masahito (nun Princo Hitachi) rifuĝis el la urbo. Dum Usono okupadis Japanion post la Dua mondmilito, Akihito estis edukata angle de Elizabeth Gray Vining. Li studis ĉe la Departemento de Politika Scienco ĉe Universitato Gakushuin en Tokio, kvankam li ne ricevis akademian titolon.

Tamen poste li iĝis amatora fakulo pri fiŝ-scienco kaj eldonis multe da raportoj kaj libroj pri gobiuso.

La 10-an de novembro 1951, li deklaris, ke li estas kronprinco je la ceremonio "立太子の礼" (Rittaishi no Rei).

En junio 1953, kronprinco Akihito reprezentis Japanion ĉe la kronado de Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando.

La 10-an de aprilo 1959, li edziĝis al Shoda Michiko, kies patro Shoda Hidesaburo estas prezidanto kaj poste honora prezidanto de la muelisto-kompanio Nisshin. La nova kronprincino estas la unua nenobelo, kiu per geedziĝo eniris la imperiestran familion.

Kronprinco Akihito kaj Kronprincino Michiko vizitis oficiale 37 landojn.

La 7-an de januaro 1989, lia patro Hirohito forpasis. Tial Kronprinco Akihito iĝis la 125-a Japana Imperiestro la 12-an de decembro1990.

De post la heredo de la trono, la imperiestro penis por proksimigi la imperian familion al la Japana popolo. Li kaj lia edzino vizitis oficiale 18 landojn kaj ankaŭ 47 guberniojn de Japanio.

Imperiestro Akihito kaj imperiestredzino Michiko havas 3 gefilojn: Kronprinco Naruhito (naskiĝis la 23-an de februaro), princo Fumihito (naskiĝis la 11-an de novembro) kaj princino Sayako (naskiĝis la 18-an de aprilo 1969).

La 13-an de julio 2016 japana novaĵagentejo raportis, ke Akihito deziris abdiki favore al sia plej aĝa filo, kronprinco Naruhito, kaj la 8-an de aŭgusto 2016 li konfirmis tion en televida alparolo al la tuta nacio. La iama jura bazo de la imperiestra familio tamen devis esti amendita por ebligi tian abdikon[1][2], kiu finfine oficiale okazis la 30-an de aprilo 2019.


Antaŭa:
Showa
 
Imperiestroj de Japanio
Sekva:
Reiwa

Fontoj redakti

  1. Japan's Emperor Akihito hints at wish to abdicate. BBC News (8-a de augusto 2016). Alirita 8-a de augusto 2016.
  2. Message from His Majesty The Emperor. The Imperial Household Agency (8-a de augusto 2016). Alirita 8-a de augusto 2016.