Akira YOSHIZAWA (laŭ sistemo Hepburn, japane 吉澤 章, en Esperanto Joŝizava Akira, en tio Joŝizava estas la familia nomo), n. la 14-an de marto 1911, m. la 14-an de marto 2005, estis japana origamiisto, konsiderata kiel la grandmajstro de origamio. Li estas meritigita je levado de origamio de metio ĝis vivanta arto. Laŭ sia propra takso farita en 1989, li kreis pli ol 50 000 modelojn, el kiuj nur kelkaj cent dezajnoj estis prezentitaj kiel diagramoj en liaj 18 libroj. Akira Joŝizava funkciis kiel internacia kultura ambasadoro por Japanio dum sia kariero. En 1983, la japania imperiestro Hirohito aljuĝis al li la Ordenon de la Leviĝanta Suno, 5-a klaso, unu el la plej altaj honoroj donitaj en Japanio.

Akira Yoshizawa
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1911 (1911-03-14)
en Kaminokawa
Morto 14-an de marto 2005 (2005-03-14) (94-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo artisto
vdr