KvestadoAkiro de financa subteno - ofte anglisme nomata fundraising [prononco pli-malpli "fandrejzing"] - estas la sistema analizado, planado, realigado kaj posta kontrolo de ĉiaj aktivecoj de neprofitcela organizaĵo (NPO), kiuj celas akiri monon por la plenumo de la laŭstatutaj celoj de la organizaĵo, kolektante donacojn de privatuloj, aliaj organizaĵoj aŭ entreprenoj, kolektante subvenciojn de ŝtataj institucioj, aŭ vendante servojn al privatulojn, kies prezo konscie pli altas ol la materia valoro de la vendata servo aŭ varo, tial ke parto de la donata mono konsidereblas donaco por la organizaĵo kaj alia parto estas pago por la ricevata varo aŭ servo.

vendante biletojn por lotumo estas kutima maniero kolekti financan helpon de civitanoj por neprofitcela organizaĵo

Homoj aŭ entreprenoj, kiuj kontribuas eksterordinare grandan monsumon aŭ alian materian subtenon kompareble eksterordinaran, nomatas mecenatoj, sed la kutima celato de financa subteno estas privatuloj, kiuj poe ne donas altajn sumojn al la organizaĵo, sed la adicio de ĉiuj donacoj kaj donacetoj tamen fine rezultigas signife altan monsumon. Krome kampanjoj por la akiro de financa subteno kutime samtempe diskonatigas la agadon de la organizaĵo mem, kaj do konsidereblas ankaŭ labora tekniko de la publika agado de ne-profitaj organizaĵoj.

Komunikiloj de la akiro de financa subteno redakti

Eblas akiri financan subtenon helpe de plej diversaj komunikiloj. La elekto de la "komunika kanalo" dependas de la dezirata celgrupo da espereblaj subtenantoj kaj de komparo inter la supozeblaj kostoj kaj supozeblaj enspezoj de la konkreta kampanjo.

  • dissendo de cirkuleroj, do de samenhavaj leteroj al multaj adresoj
  • vendado de servoj per telefonado
  • uzo de personaj kontaktoj de unuopaj aktivaj membroj de la organizaĵo
  • utiligo de amaskomunikiloj (gazetaro, radio, televido)
  • utiligo de la interreto (retpoŝtaj cirkuleroj, donacoalvokoj en retejoj)
  • okazigo de specialaj eventoj cele al la akiro de financa subteno (koncertoj, festoj, bazaroj)
  • organizo de informstandoj en komunaj eventoj de pluraj ne-profitaj organizaĵoj