Akita-hundo

raso de hundo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri hundraso. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Akita (apartigilo).

Akita-hundo (japane 秋田犬, Akita Inu [Akita inu]) estas tipe japana hundo. Ĝi estas unu el la sep hundoj (nun vivas ses), kiujn oni oficiale agnoskis kiel japanaj naturaj trezoroj.

Akita
Akita-hundo
Akita-hundo
Akita-Hundo
FCI-norma n-ro 255
  • Grupo 5: Ŝpicoj kaj hundoj de la pratipo
  • Sekcio 5: Aziaj ŝpicoj kaj parencaj rasoj
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Japanio

Aliaj nomoj:

Akita Ken, japana Akita, Akita-Inu, 秋田犬 (japane)

Postkola alto:

virhundo: 67±3 cm
hundino: 61±3 cm

Pezo:

ne difinita

Listo de hundorasoj
vdr

Akita-hundo estas sola granda hundo inter tiuj ĉi ses hundoj.

Origino de la nomo redakti

Akita-Hundo estis tiele nomita, ĉar ĝi estis bredita ĉefe en Gubernio Akita (Nordo en la japana ĉef-insulo Honŝu).

La ideogramo 犬 (Inu) estas legebla ankaŭ kiel Ken en japana lingvo. Tial iuj japanoj diras la hundon kiel Akita Ken, ne kiel Akita Inu. Sed Akita Inu estas rekomendinda por eviti miskomprenon, ĉar Akita Ken en japana lingvo povas signifi ankaŭ Gubernion Akita.

Aspekto redakti

Ĝi estas granda hundo kun fortikaj membroj. Ĝia alteco estas inter 64–70 cm por viroj kaj 58–64 cm por inoj. La pezo estas 35-54 por viroj kaj 30–45 kg por inoj.

Ĝi havas ofte ruĝec-brunan koloron, sed ekzistas ankaŭ nigra aŭ blanka hundoj.

Ĝia tipa aspekto estas triangule starantaj oreloj, ronde supren kurbiĝanta vosto.

Karaktero redakti

Akita-hundo estis iam bredata kiel luktohundo aŭ ĉashundo. Ĝi havas fortan fizikan kapablon kaj estas fidela al la mastro. Oni nun havas ĝin ofte kiel garda hundo.

Historio redakti

Akita-hundo havas sian originon en hundoj por ĉasistoj en la regiono Tôhoku (norda parto de la japana ĉef-insulo Honŝu). Sed la hundraso akita-hundo ne havas tiom longan historion—ĉirkaŭ cento da jaroj.

En la malfacia tempo dum la dua mondmilito, ankaŭ Akita-hundoj suferis severan tempon. Tiuj ĉi grandaj hundoj bezonas multe da manĝaĵo, eĉ en la tempo, kiam mankis manĝaĵoj por homoj mem.

Post la dua mondomilito restis nur dek kaj iom da pursangaj akita-hundoj. Sed nun ili estas vaste bredataj en Japanio.

Usona Akita redakti

Post la dua mondomilito usonaj soldatoj, kiuj okupacie venis al Japanio, kunportis akita-hundojn al sia hejm-lando. Kaj el tiuj hundoj devenas la usona akita-hundo. JKC (ja) (en) (Japan Kennel Club) kaj iuj ekster japanaj hundo-rilatoj organizoj vidas la akita-hundon en Japanio kaj la akita-hundon en Usono kiel du diferancaj hundrasoj, dum aliaj ekster japanaj organizoj ofte ne distingas inter ambaŭ.

Vidu ankaŭ redakti