Akordo po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto

La Akordo po dek-sep punktoj por la paca liberigo de Tibeto estas akordo subskribita de la deligitaroj de la 14-a Dalai-lamao kaj de la novkreita Popolrespubliko de Ĉinio la 23-an de majo 1951 en Pekino. Ĝia celo konsistis el sigeli la superregecon de Ĉinio super Tibeto kaj difini ĝiajn regulojn. Kvankam la akordo estis poste konfirmita de la tibeta registaro, la ekzilita tibeta registaro situanta en Barato avizis ke la ĉinoj altrudis la delegitaron subskribi la dokumenton kaj malagnoskis tiun akordon.

Enhavo redakti

PUNKTO 1: La tibeta popolo unuiĝos por elpeli la imperiistaj agresemaj fortoj el Tibeto; Tibeto revenos al la granda familio de la patrolando, la Popolrespubliko de Ĉinio.

PUNKTO 2: La loka tibeta registaro aktive asistos la Popolliberiga armeo eniri tibeton kaj firmigi la naciajn defendojn.

PUNKTO 3: Akorde kun la politiko pri naciecoj registrita en la Komuna Programo de la politika konsultiĝa konferenco de la Popolĉinio, la tibeta popolo havos la rajton praktiki regione nacian aŭtonomion sub la unuiĝinta regado de la centra popolregistaro.

PUNKTO 4: La centraj aŭtoritatoj ne modifos la tradician statuson, la funkciojn kaj la povojn de la Dalai-Lamao. Oficialuloj de variaj rangoj plenumos iliajn oficojn kiel kutime.

PUNKTO 5: La tradicia statuso, la funkcioj kaj la povoj de la Panĉen-Lamao estos daŭrigitaj.

PUNKTO 6: Per tradicia statuso, funkcioj kaj povoj de la Dalai-Lamao kaj de la Panĉen-Lamao, ni signifas la statuson, funkciojn kaj povojn de la 13-a Dalai-lamao kaj de la 9-a Panĉen-Lamao kiam li amike kaj bone rilatis unu la alian.

PUNKTO 7: La politiko pri libereco de regiliaj kredoj registrita en la Komuna Programo de la politika konsultiĝa konferenco de la Popolĉinio estos protektita. La centraj aŭtoritatoj ne efektivigos iajn ŝanĝojn pri la monaĥejaj enspezoj.

PUNKTO 8: La tibetaj trupoj estos iompostiome reorganizitaj sine de la Popolliberiga Armeo kaj fariĝos parto de la naciaj defendaj fortoj de la Centra Popolregistaro.

PUNKTO 9: La skribita kaj parolita lingvo kaj la eduka sistemo de la tibeta nacieco estos iompostiome disvolvigitaj laŭ la aktualaj kondiĉoj en Tibeto.

PUNKTO 10: Tibeta agrokulturo, brutara bredado, industrio kaj komerco estos iompostiome disvolvigita, kaj la popolvivnivelo estos iompostiome plibonigita laŭ la aktualaj kondiĉoj en Tibeto.

PUNKTO 11: Rilate al la diversaj reformoj en Tibeto, trudodevigadon la centraj aŭtoritatoj ne praktikos. La loka tibeta registaro devos enkonduki reformojn meminiciate, kaj kiam la popolo metos postulojn pri reformoj, tiuj ĉi devos esti ekzamenita dum konsultado de la reganta personaro de Tibeto.

PUNKTO 12: Kondiĉe ke la eksaj porimperiisma kaj porkuomintanga (KMT) oficialuloj rezolute ĉesu iliajn rilatojn kun imperiismo kaj KMT kaj ne sin dediĉu al sabotaĵoj aŭ rezistaĵoj, ili povos daŭre plenumi siajn oficojn kia ajn estis ilian estintecon.

PUNKTO 13: La Popolliberiga armeo estos tenata de la ĉi supraj dispozicioj kaj ankaŭ estos justa en siaj aĉetoj kaj vendoj kaj ne elprenos arbitre eĉ kudrilon aŭ fadenon el la popolo.

PUNKTO 14: La Centra Popolregistaro zorgos pri ĉiaj eksterlandaj aferoj de la tibeta areo; estos paca kunekzisto kun najbaraj landoj kaj estigos kaj disvolvigos justajn komercajn kaj interŝanĝajn rilatojn kun ili baze de egaleco, reciproka profito kaj reciproka respekto de la teritorio kaj de la superregeco.

PUNKTO 15: Cele de certigi la efektivecon de tiu akordo, la Centra Popolregistaro instalos militan kaj administran komitaton kaj regionan militan ĉefkvartiron en Tibeto, kaj krom la personaro enoficigita de la Centra Popolregistaro, dungos kiel eble plej de lokaj tibetanoj por partopreni la laboron. La lokaj tibetanoj kiuj partoprenas la militan kaj administran komitaton povos inkludi patriotajn elementojn de la loka tibeta registaro, de diversaj distriktoj kaj de ĉefaj monaĥejoj. La noma listo estos redaktita post konsultado inter la delegitaroj nomitaj de la Centra Popolregistaro kaj la diversaj tuŝitaj partoj kaj estos submetita al la aprobo de la Centra Popolregistaro.

PUNKTO 16: La monamaso bezonita de la milita kaj administra komitato, de la regiona milita ĉefkvartiro kaj de la Popolliberiga armeo enirante Tibeton estos provizita de la Centra Popolregistaro. La loka tibeta registaro devos asisti la Popolliberigan armeon por aĉeto kaj transporto de nutraĵo, furaĝo, kaj ceteraj ĉiutagaj necesaĵoj.

PUNKTO 17: Tiu akordo ekvalidos tuj post la meto de subskriboj kaj sigeloj.

Subskribintoj redakti

Tiu dokumento estis subskribita kaj sigelita far:

  • La plenpova delegitaro de la Centra Popolregistaro: Li Wei-han (prezidanto de la komisiono pri naciecaj aferoj), Chang Ching-wu, Chang Kuo-hua, Sun Chih-yuan.
  • La plenpova delegitaro de la Loka Tibeta Registaro: Kaloon Ngabou Ngawang Jigme (Ngabo Shape), Dzasak Khemey Sonam Wangdi, Khentrung Thuptan, Tenthar, Khenchung Thuptan Lekmuun Rimshi, Samposey Tenzin Thondup.

Eksteraj ligiloj redakti