Aksel SANDEMOSE [aksl SANdemuse] (19-a de marto 18995-a de aŭgusto 1965) apartenas al la ĉefaj aŭtoroj skandinaviaj de la 20-a jarcento.

Aksel Sandemose
Persona informo
Aksel Sandemose
Naskonomo Axel Nielsen
Naskiĝo 19-an de marto 1899 (1899-03-19)
en Nykøbing Mors
Morto 6-an de aŭgusto 1965 (1965-08-06) (66-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Vestre gravlund vd
Etno Norvegoj vd
Lingvoj regnonorvega lingvo • dananorvega vd
Ŝtataneco Danio vd
Familio
Infanoj Bjarne Sandemose • Jørgen Sandemose vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj A Fugitive Crosses His Tracks vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en 1899 en Jutlanda urbeto Nykøbing, kaj eldonis sian unuan libron en Danio en 1923. Post kelkaj danlingvaj libroj li migris al Norvegio, kie li restis ĝis sia morto en 1965, verkante norveglingve (bokmål). Dum la 2-a mondmilito li loĝis eksile en Svedio, kaj post la liberiĝo de Norvegio li igis sia hejmo tiulandan vilaĝeton Kjørkelvik.

Inter liaj plej konataj libroj troviĝas la dana Klabautermanden de 1927 (plivastigita kaj norvegigita en 1932), kaj la membiografiecaj libroj pri fikcia viro Espen Arnakke: En sjømann går i land ("Maristo surteriĝas") de 1931 kaj En flyktning krysser sitt spor ("Fuĝint' krucpasas sian spuron") de 1933. De tiu lasta devenas la Skandinavie fama Regularo de Jante.

Aliaj verkoj redakti