Aktinopterigoj

klaso de fiŝoj

Aktinopterigoj (Actinopterygii) estas grandega grupo de ostaj fiŝoj kaj unu el la plej grandaj grupoj el la vertebruloj kun pli ol 27 mil specioj. La plejmulto de la fiŝoj estas aktinopteriga, dum la dua klaso de ostaj fiŝoj estas sarkopterigoj. La superklaso fiŝoj inkluzivas krom la ostaj fiŝoj la kartilagajn fiŝojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aktinopterigoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio – Nun

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Fiŝoj Pisces
Grandklaso: Ostaj fiŝoj Osteichthyes
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Klein, 1885
Subklasoj

Ĥondrosteoj
Neopterigioj
Vidu tekston por ordoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Atlantika haringo (Clupea harengus)
En tiu fiŝo estas bone videblaj la malmolaj radioj subtenantaj la flankajn kaj dorsan naĝilojn

La nomo de la grupo devenas de la grekaj vortoj aktis (radio) kaj pterygion (flugileto), kio signifas ke tiuj fiŝoj havas naĝilojn similajn al etaj flugiloj kaj subtenatajn per ostecaj, malmolaj kaj radiaj strioj.

Aliaj trajtoj de tiuj fiŝoj estas komunaj kun sarkopterigoj (ekzemple: brankoj kun operkuloj, skeleto ne nur kartilaga ktp).

Subklasoj redakti

La Aktinopterigoj enhavas tri subklasojn, la Ĥondrosteojn, la Holosteojn kaj la Teleosteojn. (Foje, la sciencistoj mencias nur du subklasojn, unuigante Holosteojn kaj Teleosteojn en Neopterigiojn.) Pli ol 90% el la konataj specoj de nuntempaj fiŝoj apartenas al Teleosteoj.

Ordoj, familioj kaj genroj redakti

Ĥondrosteoj redakti

Tiu grupo estis la ĉefa grupo de fiŝoj de la Karbonio ĝis la Triaso, sed hodiaŭ enhavas nur malpli ol 10 genroj kaj ĉirkaŭ 50 specojn, vivantajn en riveroj kaj lagoj, ne en la maro.

Holosteoj redakti

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

Tiu grupo enhavas sume nur 3 genrojn.

Teleosteoj redakti

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

AVERTO. Nur malmultaj familioj estas menciataj sube; kaj nur kelke da ĝenroj kiel ekzemploj de la anoj de ĉiu familio.

  Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 15.03.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Vidu ankaŭ redakti