Akva muziko (Händel)

Akva muziko (angle Water Music, HWV 348, 349, 350)

Water Music
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

estas kolekto de orkestraj verkoj de Georg Friedrich Händel, kiuj konsistigas tri orkestrajn suitojn.

Kreado kaj premiero redakti

Ne estas sciate, ĝuste kiam Händel verkis Akvan muzikon. Oni datas ĝin je la periodo de 1715 ĝis 1717.

Laŭ unu versio, la verko estis komponita en la jaro 1715 kaj devis pacigi la komponiston kun la angla reĝo Georgo la 1-a, eksa princo-elektisto de Hanovrio, ĉe kiu servis Händel. Tamen Händel ne estis diligenta servisto, li ofte permesis al si longajn forveturojn, kio kaŭzis malkontentecon de la reĝo.

Dokumentoj priskribas efektivan plenumadon de la komponaĵo en 1717. La 17an de julio 1717 por la reĝo estis aranĝita akva amuz-vojaĝo laŭ Tamizo, dum kiu estis plenumata Akva muziko. Apud la reĝa boato moviĝis boato kun 50 muzikistoj, kiuj ludis plej diversajn muzikilojn: trumpetojn, kornojn, hobojojn, fagotojn, flutojn, violonojn kaj kontrabasojn. La reĝo estis tiom admirita de la muziko, ke ordonis ripeti ĝin dufoje antaŭ la manĝado kaj unufoje post la manĝado. Ankaŭ homoj ĉe la randoj de Tamizo kaj en boatoj surakve partoprenis la reĝan gajon.

Muziko redakti

La komponaĵon konsistigas tri suitoj. La ĝusta ordo de la pecoj en la suitoj ne estas konata, iufoje eĉ pecoj el diversaj suitoj estas miksitaj. Eble, dum la premiero por la reĝo malrapidaj, ofte mallaŭtaj partoj estis plenumataj, kiam la boatoj de la reĝo kaj de la muzikistoj proksimis, kaj laŭtaj, viglaj pecoj, kiam la boatoj disiĝis.

Suito F maĵora (HWV 348)
(du hobojoj, fagoto, du kornoj, kordinstrumentoj kaj figurita baso)
  1. Uverturo: Largo, Allegro
  2. Adagio e staccato
  3. Allegro
  4. Menuet
  5. Air
  6. Menuet
  7. Bourrée
  8. Hornpipe
  9. Allegro
Suito D maĵora (HWV 349)
(du hobojoj, fagoto, du trumpetoj, du kornoj, kordinstrumentoj kaj figurita baso)
  1. Allegro. Adagio.
  2. Alla Hornpipe (la plej konata peco)
  3. Menuet
  4. Lento
  5. Bourrée
Suito G maĵora (HWV 350)
(flutoj, kordinstrumentoj kaj figurita baso)
  1. Allegro
  2. Rigaudon
  3. Menuet
  4. Gigue

La muzikaĵo enhavas ĉirkaŭ 20 pecojn, plejparte dancecajn. Uverturon sekvas diversaj stiligitaj dancaj pecoj: menuetoj, bureoj, rigadono, kelkaj malrapidaj pecoj, nomitaj ario, ktp.

Muzikilaro: du flutoj, du hobojoj, fagoto, du kornoj, du trumpetoj, du solo-violonoj, kordmuzikiloj, klaviceno.

Specifa trajto de la orkestraĵo estas multnombraj solooj de blovinstrumentoj.

Plenumado redakti

Brile plenumadis Akvan muzikon la Berlina filharmonia orkestro, direktita de Herbert von Karajan.