Akvario estas ankaŭ konstelacio Akvisto.


Akvario
Akvario-globo[1]

Akvario estas rezervujo el travidebla materialo (plimulte el vitro aŭ firma plasto) plenigita per akvo, en kiu oni kulturas akvajn kreskaĵojn kaj bredas akvajn animalojn (plimulte fiŝojn, kelkajn senvertebrulojn, sed ankaŭ mamulojn, amfibiojn kaj reptiliojn. Oni establas grandajn akvariojn pro klerigaj kaŭzoj ekzemple en zoologiaj ĝardenoj aŭ kiel viva dekoracio en publikaj spacoj. Modernaj publikaj akvarioj atingas grandegajn dimensiojn. Ekzemple akvario en japana Osako havas volumenon 5.400 m³ kaj kolekton de 580 specioj de akvaj animaloj.

Speciala tipo de akvario estas akvario-ekrano en kiu ĉiuj fiŝoj estas videblaj. Ĝi estas longa kaj alta sed ne larĝa.[1] Akvarioj povas misfunkcii aŭ kolapsi. Unu fama akvaria katastrofo estis la krevo de AquaDom en Berlino en 2022.

Akvarismo estas ŝatokupo kiu konsistas en la zorgado kaj bredado de fiŝoj kaj aliaj akvemaj organismoj en akvario, laŭ kontrolitaj kondiĉoj.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Akvujo por kulturi fiŝojn, vegetaĵojn, kiel amuzo, lerno aŭ industricelo; la termino devenas el latina aquarium el aqua (akvo).[2]

Popularaj akvariaj fiŝoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nomo laŭ Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 6. ISBN 978-5-7161-0138-8..
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti