Akvobaraĵo Alkantarija
La Akvobaraĵo Alkantarija aŭ Alcantarilla [alkantaRIja] estis romia gravita akvobaraĵo en Provinco Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio, date el la 1a jarcento p.K.[1] Alcantarilla estas arabdevena vorto, kiu signifas ponton[2] kaj aludas al akvobaraĵo. Tiu estas unu el la unuaj kaj plej altaj romiaj akvo-baraĵoj kaj rezervejoj en Hispanio.
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arenillas & Castillo 2003
- ↑ Vidu ekzemple artikolon Ponto de Alkantaro en la sama riverbaseno.
Bibliografio redakti
- Arenillas, Miguel; Castillo, Juan C. (2003), "Dams from the Roman Era in Spain. Analysis of Design Forms (with Appendix)", 1a Internacia Kongreso pri Konstruhistorio [20a–24a Januaro], Madrido