Akvofalo Ráztocký
Akvofalo Ráztocký (slovake Ráztocký vodopád) estas akvofalo en fino de Kvačianska Valo (slovake Kvačianska dolina), kiu estas unu el ĉefaj valoj en montaro Chočské vrchy en distrikto Liptovský Mikuláš en Slovakio. La teritorio de la akvofalo troviĝas en nacia natura rezervejo, kiu apartenas al vilaĝo Kvačany. En fino de la valo sinsekve kunfluas tri rojoj: Kvačianka (ĉefa rojo), kiu alportas Borovianka kaj en ĝi enbuŝiĝas la torento, kiu kreas akvofalon – torento Ráztoka. La teritorio de Ráztoka torento apartenas al riverbaseno de Váh.
Akvofalo Ráztocký | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Slovakio | ||
Rivero | Ráztoka torento | ||
Montaro | Chočské vrchy | ||
Parto de lando | Norda Slovakio, Distrikto Liptovský Mikuláš | ||
Alteco | 8 m | ||
Alto super la marnivelo | 750 m | ||
Geografia situo | 48° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo)4819Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 19° 0′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Kvanto de ŝtupoj | 1 | ||
Tipo | trafalo tra kalkoŝtona sojlo | ||
Speciala protektado | Nacia naturrezervejo Kvačianská dolina | ||
Akvofaloj en Slovakio | |||
Priskribo redakti
Deveno de akvofalo estas per rea erozio de akvo en kalkŝtonaj tavoloj.
Aliro redakti
Nuntempe akvofalo estas rekte alirebla per ruĝmarkita kaj poste blumarkita turistapiedvojo de Kvačany al vilaĝo Veľké Borové preter du rekonstruitaj kaj konservitaj akvomueliloj. Kelkaj dek metroj de mueliloj je la dekstra flanko ni povas vidi flankan valeton kun la akvofalo.