La Akvofestivalo (birme သင်္ကြန်, thingyan;kmere បុណ្យចូលឆ្នាំថ្មី; laose ສົງການ; taje สงกรานต์, songkrane; ĉine 泼水节) estas la Novjara festo okazanta en la sud-orientaj aziaj lando kiel Mjanmaro, Kamboĝo, Laoso, kaj Tajlando kaj ankaŭ en Yunnan, Ĉinio. Ĝi estas nomata 'Akvofestivalo' de okcidentanoj ĉar la akvo estas esenca por la rita purigado dum ĉila bonvenigado de la nova jaro. Tradicie homoj respekteme ŝprucis akvon sur aliajn, sed dum kun la paso de la tagoj kaj la varmiĝo en tiuj tagoj en Sud-Orienta Azio, oni ŝprucegas, kaj multaj engaĝigas aliajn por la celebrado pere de akvumado. La akvoverŝado ankaŭ esta simbolo pri beno kaj deziroj. Oni kredas ke per ĝi oni forigas la pasintajn malbonaĵojn kaj portas bonŝancon por la venanta jaro.