Akvohorloĝo

ilo por mezuri tempon per fluo de akvo en ujon

Akvohorloĝo estas ilo por mezuri la tempon, kiu uzas akvon kiel helpilon. La pasinta tempo estas difinita baze de la kvanto de akvo, kiu fluas de unu ujo al alia. La sama principo estas uzata ankaŭ en sablohorloĝoj. En la antikva Grekujo simpla akvohorloĝo estis nomata klepsidro. La klepsidro estas unu de multaj malsamaj specoj de horloĝoj kiuj estis uzitaj antaŭ oni inventis la mekanikan horloĝon.

Antikva klepsidro – Tra la truo en la fundo de la supra ujo akvo fluas en la malsupran ujon. La formo de la supra ujo estas tia, ke la falanta akvonivelo estas proporcia al pasinta tempo.
Kopio de la akvohorloĝo de Su Song.

Avantaĝo de akvohorloĝo rilate al sunhorloĝo estas, ke ĝi funkcias nedepende de la suna lumo kaj de la vetero. Por eviti la dependecon de la temperaturo (frosto) kelkfoje oni devis varmigi ilin aŭ uzi hidrargon anstataŭ akvo. Kutime akvohorloĝoj mezuras parton de horo.

Historio redakti

Jam de jarmiloj la funkciprincipo estas uzata en multaj kulturoj, de Grekujo al Ĉinio. Kelkfoje la praktika realigado estas simpla kaj malgranda, aliafoje ĝi estas granda kaj konsistas el kunmetaĵo de komplikaj mekanikaj partoj.

 
Antikva persa horloĝo uzita antaŭ 2500 jaroj

Surbaze de la simplaj grekaj klepsidroj de la antikvo en la sekvaj jarcentoj estis konstruitaj precipe en Ĉinio kaj en proksima Oriento grandaj mekanikaj aparatoj. En Oriento estis uzitaj ankaŭ specialaj akvohorloĝoj por astronomio.

Egiptujo redakti

En 1530 a.K. Amemhet konstruis por la reĝo Amenofiso la 1-a teknike evoluintan akvohorloĝon. En la templo de Amun en Karnako estis trovitaj pecoj de akvohorloĝo el la 14-a jarcento a.K.

Antikva Grekujo redakti

En la 3-a jarcento a.K. Ktesibios konstruis interalie ankaŭ akvohorloĝojn.

En la antikvo la tempo de paroladoj en juĝejoj estis mezurata helpe de klepsidro kaj en Grekio kaj en Romio.

Ĉinio redakti

En la jaro 725 p.K. la monaĥo Jiksingo konstruis astronomian aparaton, kiu estis uzebla kiel horloĝo. Ĝi estis movita per padelrado, kiu faris unu rivoluon dum 24 horoj. Suno, Luno kaj ĉiela sfero moviĝis sur cirklaj irejoj, sonorilo aŭtomate sonoris post ĉiu horo kaj tamburo estis batita post ĉiu kvarono da horo. Post malmulte da tempo la mekanismo komencis rusti kaj ne plu funkciis. Yixing ne havis la tempon por konstrui novan modelon, ĉar li mortis baldaŭ poste.

Ĉirkaŭ la jaro 1090 Su Song priskribis kaj konstruis akvohorloĝon, kiu havis retenilon ĉe la moviĝanta rado. La horloĝo de Su Song funkciis de 1092 ĝi 1127 en Kaifeng kaj poste dum iom da tempo en Pekino.

Proksima Oriento redakti

En la jaro 807 p.K. la kalifo Harun ar-Raŝid sendis artan akvohorloĝon kun horbato al Karolo la Granda.

Nuntempo redakti

Pro sia malprecizeco kaj malpraktikeco la akvohorloĝo perdis sian valoron kaj estis anstataŭigita de aliaj teknikoj. Sed modernaj akvohorloĝoj estas nuntempe konstruataj, kiel artaj kaj ornamaj objektoj.

Literaturo redakti

  • Ulrich Alertz: Das Horologium des Harûn al-Raschîd für Karl den Großen – Ein Versuch zur Identifikation und Rekonstruktion nach der Bauanleitung des al-Gazarî. In: Wolfgang Dreßen, Georg Minkenberg, Adam C. Oellers (Hrsg.): Ex Oriente – Isaak und der weiße Elefant. Bagdad – Jerusalem – Aachen. Band I, Mainz 2003, S. 234–249, 10 Abbildungen.

Eksteraj ligiloj redakti