La akvokresonasturcio (Rorippa nasturtium-aquaticum) estas herbo el la familio de kruciferacoj, havanta milde akrajn foliojn uzatajn kiel salaton, spicon kaj garnaĵon. Nur iom parencas la ĝardenkreso (Lepidium sativum).

Akvokreso.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvokreso
Nasturtium microphyllum, akvokreso.
Nasturtium microphyllum, akvokreso.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brassicales Brassicales
Familio: Brassicaceae Brassicaceae
Genro: Nasturtium
R.Br.
Specioj

Nasturtium microphyllum (Boenn.) Rchb.
Nasturtium officinale W.T. Aiton

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akvokreso estas plurjara, moltiga planto, kreskanta en Eŭropo kaj Mez-Azio. Ĝi vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre. Ĝi kreskas je 20–30 cm, havas etajn blankajn florojn. Ĝi havas radikojn eĉ sur la tigoj, tiel oni povas generi ĝin per tiuj kiel stikaĵon.

En Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento. Oni uzis ĝin diserigitan kiel ternigaĵon. Tradiciriĉa kultivejo en Germanlando estas Kresoparko en Erfurto.

Eksteraj ligiloj redakti