Akvokulturo

kulturado de fiŝoj kaj marfrukto en akvo

La akvokulturo (aŭ akvikulturo) estas la kontrolita bredado, kultivado de maraj aŭ dolĉakvaj bestoj kaj plantoj. Okaze de marakva kultivado, oni povas paroli pri marokulturo.

Oni bredas krom fiŝoj (fiŝbredado) ankaŭ moluskojn, krustacojn. Ĝiaj metodoj estas diversaj: fermita kaj malfermita, ekstensa aŭ intensa, sur kontinento, en lagoj, basenoj, apudbordaj akvoj.

La hidroponiohidrokulturo signifas kultivadon de kontinentaj plantoj sen agro per nutradaj solvaĵoj.