Akvoorgeno

(Alidirektita el Akvorgeno)

La akvoorgeno (greke hydraulos) estas muzikilo kun fajfilaro konata ekde la antikvo, kies egalan aerpremon subtenas akvo. Je tio oni mergas malsupre malferman ujon en akvujon. Per pumpado aero estas premata en la ujon, per kio la akvo estas forigita el la ujo. La akvopremo tenas la aerpremon en la ujo plejparte konstanta, kvankam la pumpiloj ne generas konstantan aerfluon.

Akvoorgeno, desegnita laŭ la priskribo de Heron de Aleksandrio
Rekonstruaĵo de akvoorgeno

Herono de Aleksandrio priskribis tian akvoorgenon (organon hydraulikon greke: „akvofajfilo“), kiun konstruis Ktesibios ĉ. 250 a.K.. Ĝian konstruadon ankaŭ eksplikas Vitruvio (De Architectura 10, 8). En la romia imperio oni utiligis la akvoorgenon en la cirko kaj teatrejo, je riĉaj romianoj ĝi servis al dommuziko.

Dum la renesanco oni konstruis alude al la antikva akvoorgeno orgenaŭtomatojn funkciantajn per akvo, ekz. en la Villa d'Este en Tivoli.

Iom grandaj akvoorgenoj havis plurajn fajfilvicojn unuope registreblajn. Krom labiofajfilojn oni eble ankaŭ uzis lamenfajfiloj kun surbataj aŭ kontraŭbataj lamenoj, kiun aludas la nomo hydraulos (hydor: akvo; aulos: antikva anĉinstrumento kun unuopa- aŭ duobla anĉo).

Oni supozas, ke orgenpartoj trovitaj je elfosado Dion, Avenches kaj proksime de Budapeŝto devenas de akvoorgenoj el la 1-a jarcento a.K. (Dion) resp. el malfruantikva tempo.

Literaturo redakti

  • F. Jakob, M. Leuthard, A. C. Voûte, A. Hochuli-Gysel: Die römische Orgel aus Avenches/Aventicum, Avenches 2000 ISBN 2-9700112-7-1

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wasserorgel » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1587014 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)