Alĝeraj atakoj de la 11-a de aprilo 2007

artikolo de Vikinovaĵoj

La atakoj de 11-a de aprilo 2007 en Alĝero, la ĉefurbo de Alĝerio, estis serio de kunordigataj bombveturilaj atencoj. Ĝi celis la sidejon de la registaro kaj policejo de la orienta kvartalo Bab Ezzouar dum la mateno de la 11-a de aprilo 2004. Ĝi okazis kvazaŭ samtempe.

La unua eksplodo, ŝajne ege potenca, okazis je 10h45 (loka horo) apud la enirejo de la Palaco de la registaro, en la urbocentro de Alĝero. La rimedo uzita estis enbombata veturilo. Laŭ la atestoj, la atakulo sinmortigis en la veturilo mem kiam li eksplodigis la bombon. "Temas pro sinmortiga atako kaj la ŝoforo mortis en sia aŭto." indikis diversaj atestoj. La eksplodo formigis grandan truon ene de la fasado de la ses-etaĝa konstruaĵo kaj difektis la ĉirkaŭajn domegojn. Vitraj ruboj ĵetkovris la grundon ĝis 200-300 m for de la enirejo de la palaco. En la sidejo de la registaro, lokiĝas la servoj de la ĉefministro kaj kelkaj aliaj ministrejoj.

La policejo de la kvartalo Bab Ezzouar lokiĝas oriente, apud la vojo ĝis la internacia flughaveno de Alĝero, apud unu el la plej grava universitato de la lando.

La atakoj mortigis almenaŭ 33 homojn kaj vundis pli ol 222.

La televidkanalo Al Jazeera anoncis dum la posttagmezo de la 11-a de aprilo ke ĝi ricevis telefona alvoko de persono, prezentanta sin kiel parolisto de la organizo de Al-Kaida en Magrebo, kiu ĝi estas la estro de la atencoj.

Tiu organizo publikigis portretojn de tri sinmortigaj respondeculoj de la atakoj.