Alĝeria dinaro

valuto uzata en Alĝerio

La Alĝeria dinaro - arabe دينار جزائري, latinlitere dīnār ĝazā'irī - estas la nacia valuto de Alĝerio. Unu dinaro estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas DZD.

Alĝeria dinaro
valutodinaro • coin type
Ŝtato: Alĝerio
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: DZD
Mallongigo: دج (arabe) aŭ DA (latine)
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 73,03 DZD

1 eŭro = 101,89 DZD (la 20-an de oktobro 2010)

vdr

Antaŭa valuto estis la alĝeria franko, kiu validis inter la jaroj 1848 ĝis 1964 kaj estis ligita je la franca franko je kurzo 1:1. En 1964 la alĝeriaj frankoj estis ŝanĝitaj al alĝeriaj dinaroj same je kurzo 1:1.

Eksteraj ligiloj redakti