Alĥemiisto malkovranta fosforon

pentraĵo de Joseph Wright of Derby

Alĥemiisto malkovranta fosforon (angle: The Alchemist Discovering Phosphorus) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby originale kompletigita en 1771 poste reprilaborita en 1795.[1] La plena titolo de la pentraĵo estas "La Alĥemiisto, serĉante la Filozofian Ŝtonon, malkovras Fosforon, kaj preĝas por la sukcesa Konkludo de sia operacio, kiel estis la kutimo de malnovaj Ĥemiaj Astrologoj" (angle: "The Alchymist, in Search of the Philosopher’s Stone, Discovers Phosphorus, and prays for the successful Conclusion of his operation, as was the custom of the Ancient Chymical Astrologers"). Estis sugestite ke "La Alĥemiisto" referencas al la malkovro de fosforo fare de hamburga Alĥemiisto Hennig Brandt en 1669.[2] Tiu rakonto estis ofte presita en popularaj ĥemiaj libroj dum la vivtempo de Wright, kaj estis vaste konata.

Alĥemiisto malkovranta fosforon (1771), Joseph Wright of Derby, 127x101.6 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Priskribo redakti

La bildo montras la alĥemiiston provanta produkti la eskapeman Filozofian Ŝtonon, kiu povus ŝanĝi ordinaran metalon en oron, sed anstataŭ, je lia miro, li malkovras fosforon. Tamen, Wright ne bildigas la alĥemiiston kun 17 jarcenta fono sed li romantikigas la ĉambron imagante mezaĝajn gotikajn arkojn kaj altajn, pintajn fenestrojn kvazaŭ li estus en preĝejo. Li ankaŭ donis tre favoran impreson al la efektiva procezo kiu implikas la redukton de urino per boligo. Priskribo de 1730 pri la manufakturado de fosforo priskribis la bezonon de 50 ĝis 60 siteloj da urino kiu estis ambaŭ putra kaj "produktis vermojn".[3]

 
La Alĥemiisto fare de Thomas Wijck

Wright ankaŭ donis religiajn implicojn al la pentraĵo. La alĥemiisto surgenuas antaŭ la brilanta ujo, etendante siajn brakojn en simila gesto al tiu uzata de El Greco kiam li pentris "Stigmatizado de S-ta Francisko" aŭ "Pentofara Sankta Hieronimo".[4] Benedict Nicolson komparas lian sintenon al tiu de unu el la disĉiploj de Kristo ricevanta komunion. Li kredas ke la dispozicio de la pentraĵo povus esti prenita de pentraĵo de Thomas Wijck (maldekstre) de alĥemiisto kiu ankaŭ enhavas similajn volbojn, konfuzon de aĵoj kaj similan helpanton kiu estas apartigita de la lumo. Tiu pentraĵo de la antaŭa jarcento estis ekspoziciata en Londono dum vivtempo de Wright.[5] Tamen estas klare el studo farita de kunulo de Wright, Peter Perez Burdett, ke li havis fortan influon en la desegno. Lia studo de la 4-a de februaro 1771 montras la volbojn kaj la dispozicion de la pentraĵo kun la vitra ujo kiel ĝia fokuso. Ja Burdett diris kien loki la figuron en la pentraĵo kaj Burdett jam prezentis Wright-on al Matthew Turner tiamaniere ke Wright povu plene kompreni la signifon de scienco en la pentraĵo.[6]

Historio redakti

De post ĝia ekspozicio en 1771, la bildo provokis multajn kondraŭdirajn interpretojn. Ĝia mistero evidente perturbis la spektantojn de la 18-a jc., kaj kvankam Wright estis internacie rekonata artisto, la pentraĵo ne vendiĝis kiam li ekspoziciis ĝin unuafoje. La bildo vojaĝis kun Wright al Italio en 1773-1775, revenis al Anglio, estis reprilaborita en 1795, sed vendiĝis nur kvar jarojn post lia morto, kiam liaj posedaĵoj estis aŭkciitaj ĉe Christie's.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Light and Enlightenment in Joseph Wright of Derby’s The Alchymist. Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 2011-05-26.
  2. The Alchymist in Search of the Philosopher’s Stone (Exhibited 1771). Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 2011-05-26.
  3. Whitten, Kenneth W.. (2007) Chemistry p.126. Cengage Learning, p. 1066.
  4. Art treasure - The Alchymist. Arkivita el la originalo je 2010-12-23. Alirita 2011-05-26.
  5. Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light, Volume 1. Taylor & Francis, p. 52.
  6. Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light, Volume 1. Taylor & Francis, p. 118.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti