Abu al-Fath Abd al-Rahman Mansur al-Ĥāzini aŭ simple Abu al-Fath ĤāziniAl-Ĥazini (arabe: أبو الفتح الخازني, perse ابولفتح خازنی), naskiĝinta en la 11-a jarcento, mortinta en la 12-a jarcento, estis mezepoka astronomo de bizanca etneco. Li vivis en Merv (en nuna Turkmenio)[1]. Detaloj pri lia vivtempo ne estas sciataj; lia plej aktiva tempo estis inter 1115 kaj 1130.

Al-Ĥazini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1076 (1076-11-30)
en Irano
Morto 30-an de novembro 1154 (1154-11-30) (78-jaraĝa)
Religio islamosunaismo vd
Etno grekoj vd
Ŝtataneco Selĝuka Imperio vd
Profesio
Okupo astronomofilozofo • mechanician • fizikisto • astrologo • matematikisto vd
Aktiva en Merv vd
Doktoreca konsilisto Omar Ĥajam vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante greka sklavo, Al-Ĥazini konvertiĝis al Islamo kaj tiam ricevis de sia mastro ‘Ali al-Khazin àl-Marwazi bonan sciencan edukadon pri geometrio kaj filozofio. Li laboris pri astronomio kaj mekaniko kaj okupiĝis pri la konstruado kaj plibonigo de sciencaj instrumentoj.

La astronomia ĉefverko de Al-Ĥazini estas Zīj al‐muʿtabar al‐sanĝarī al‐sulṭānī, manlibro kun multe da tabeloj pri stelaj pozicioj de la jaroj 1115/6. La nom-aldono al‐sanjarī al‐sulṭānī signifas, ke li dediĉis la verkon al sultano Ahmad Sanĝar ibn Malik‐Shāh, kiu regis ekde 1118 kaj ĉe kies kortego vivis Al-Ĥazini. La verko ankoraŭ ekzistas en du nekompletaj ekzempleroj. En 1130/31 Al-Ĥazini faris koncizigitan version, Wajīz al‐zīj al‐muʿtabar al‐sulṭānī; tiun version en 1290 la bizanca astronomo (kaj episkopo) Gregorios Ĥoniades tradukis al la greka lingvo, kaj ĝi estis multe uzata de bizancaj astronomoj.

En sia libro Kitāb mīzān al‐ḥikma (libro de la pesilo de la saĝo) li okupiĝis pri mekaniko (precipe pesiloj) kaj gravito[2].

Notoj redakti

  1. Thomas Hockey k al. (kompil.). (2007) The Biographical Encyclopedia of Astronomers. Novjorko: Springer, p. 629–630.
  2. Fayza Bancel, Mariam Rozhanskaya (2002). La civiltà islamica: Statica. Storia della Scienza. Treccani.it. Alirita 2013-01-13.