Universitato Al-Azhar

(Alidirektita el Al-Azhar-universitato)

La Universitato Azhar (aŭ al-Azhar, arabe جامعة الأزهر, ĵamiʿat al-azhar, signifante "la floranta") en Kairo estas unu el la plej renomaj klerigaj institucioj en la islama mondo kaj la plej malnova, daŭre funkcianta universitato de la tuta mondo. Ĝia nomo devenas de az-Zahra, kromnomo de Fatima, la plej juna filino de profeto Mohamedo.

Universitato Al-Azhar
universitato • lerneja instituto
Informoj
fondodato 970-aj jaroj
Situo
Geografia situo 30° 3′ 30″ N, 31° 18′ 45″ O (mapo)30.058331.3126Koordinatoj: 30° 3′ 30″ N, 31° 18′ 45″ O (mapo)
lando Egiptio
urbo Kairo
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato Al-Azhar (Kairo)
Universitato Al-Azhar (Kairo)
DEC
Universitato Al-Azhar
Universitato Al-Azhar
Map
Universitato Al-Azhar
vdr
Al-Azhar-moskeo

Ĝi estas religia institucio dum nereligia estas la Universitato de Kairo.

Historio redakti

Unue estis konstruita la Azhar-moskeo, post dujara konstruado finita en 961. La studoj komenciĝis en oktobro 975 (koresponde al jaro 365 AH - post la hiĝro), jam funkciis la jura fako (ĉefjuĝisto Abul Hasan Ali ibn an-Nu'man prelegis pri "al-Ichtisar", tre baza verko de ŝijaa juro - nur en 1171 ĝi fariĝis sunaa).

La teologia akademio (madraso) estis fondita nur en 988 dum rego de Fatimidoj per ministro (veziro) Ya'qūb ibn Kilis (979-991) kiel kleriga kaj klerika centro, ĉefe por teologio kaj juro (Fikho). Studentoj kaj profesoroj loĝis kaj manĝis en la centro.

La universitato fariĝis pli kaj pli konata kaj post detruo de Bagdado per la mongoloj (gvidataj de Ĥülegü en 1258), al-Azhar fariĝis nekontesteble la plej grava islama klerigejo. Studentoj tiam venis ĉefe el Nordafriko, Nubio kaj Okcidentazio. Hodiaŭ krome estas multaj "Azhari" (Azharanoj) el Eŭropo kaj Nordameriko, kiuj konvertiĝis al islamo (ili kutime loĝas en aparta universitatejo).

Plian gravecon al-Azhar akiris depost la 19-a jarcento kaj altiris studentojn el la tuta mondo. Sub reĝo Faruk la 1-a okazis reformo per Klerigad-leĝo de 1950: la universitato estis strukturita en tri fakoj – Islama juro (madh'hab), teologio kaj araba lingvo. En 1961, dum regado de Gamal Abdel Nasser, estis plua reformo, kiu malfermis teknikan, pedagogian kaj medicinan fakultatojn.

Al-Azhar akceptas nur islamajn studentojn. Komuna klerigo de viraj kaj virinaj studentoj (kiel eblas ĉe ŝtataj universitatoj en Egiptio) ne okazas. La universitato havas 375.000 (!) studentojn [1], inter ili 150.000 virinojn. La instruistaro ampleksas 16.000 personojn.

Referencoj redakti

  1. stato: 2004

Eksteraj ligiloj redakti