Al Ĥums (arabe الخمس, latinliterigo ankaŭ laŭ anglalingva sistemo Al Khums kaj itale Homs) estas urbo de 202 000 loĝantoj (takso de 2009) en la nordo de Libio. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Al Murgub. La havena urbo situas borde de la Mediteranea Maro, 100 kilometrojn oriente de la nacia ĉefurbo Tripolo, kaj apartenas al la historia regionego Tripolio. 3 pliajn kilometrojn oriente situas la ruinoj de la antikva urbo Leptis Magna.

Al Ĥums
urbo
Oficiala nomo: arabe الخمس
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Al Murgub
Situo  
 - koordinatoj 32° 39′ N 14° 16′ O / 32.650 °N, 14.267 °O / 32.650; 14.267 (mapo)
Loĝantaro 202 000 (2009)
Horzono UTC+2
Situo de Al Ĥums en Libio
Situo de Al Ĥums en Libio
Situo de Al Ĥums en Libio
Vikimedia Komunejo: Al-Khums
Retpaĝo: khoms.gov.ly

La urbo Al Ĥums fondiĝis post la jaro 1553 en la epoko en kiu la Otomana Imperio regis la regionon. Ekde la dua duono de la 19-a jarcento la kultivo kaj forvendo de alfo iĝis signifa komerca branĉo - alfo en norda Afriko grandkvante uziĝas por produktado de ŝnuroj kaj altkvalita papero. Nuntempe, gravaj ekonomiaj branĉoj estas la prilaboro de tinuso, kultivo de daktiloj, produktado de sapo kaj de olivoleo. Multaj urbaj konstruaĵoj ankoraŭ memorigas pri la otomana epoko. La urbo per ŝoseo inter Tripolo kaj Bengazi estas ligata al la aliaj gravaj urboj de la norda marbordo de Libio.

la amfiteatro de la proksima antikva urbo Leptis Magna