Al Eterna Paco

eseo de Emanuelo Kantio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Al Eterna Paco [1][2] estas filozofia traktaĵo de Immanuel Kant (originale : germane Zum ewigen Frieden) kiu aperis en 1795. Ĝi estas esperantigita el la germana de Paul Gottfried Christaller kaj eldonita 88-paĝe ĉe eldonejo "La Batalanto" en Hanovro en la jaro 1924.

Al Eterna Paco
Al Eterna Paco
Al Eterna Paco
Aŭtoro Immanuel Kant
Eldonjaro 1924
Urbo Hanovro
Eldoninto La Batalanto
Paĝoj 88
vdr

Signifo de la verko redakti

La nuntempa nocio pri "paco" grandparte baziĝas sur tiu ĉi grava verketo de Immanuel Kant, kiu apartenas al liaj verkoj de maljuneco. En "Al Eterna Paco" Kant aplikas sian moralfilozofion al la politika demando pri la paco inter la ŝtatoj. Li klarigas, ke paco ne estas natura stato inter la homoj, sed devas esti kreita. En sia verko Kant klare kontraŭstaras despotismon. La Ligo de Nacioj kaj Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas forte influita de tiu verko de Kant.

Formo kaj strukturo de la verko redakti

La verko baziĝas sur formo de kontrakto. Tio implicas, ke politikistoj povas konsideri la tekston kiel bazon de vera packontrakto kaj adapti ĝin por praktika uzo. La libro konsistas el kvar partoj, nome la ses enkondukaj artikoloj kun principoj, poste la definitivaj artikoloj, kiu postulas ke ĉiu ŝtato havu respublikan konstitucion kaj ke la interpopola juro baziĝu sur federalismo. Mondcivitana rajto donu gastrajton al ĉiu homo en ĉiu lando. Fine sekvas aldonoj pri la garantio de la eterna paco per publika juro kaj laste la aneksoj.

Recenzoj redakti

 
 La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda traduko. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 125
 
 Filozofia Traktaĵo tradukita de profesoro P. Christaller, ano de la Akademio Esperantista, kun antaŭparolo de l’eldonanto D-ro W. Fricke kaj kun parolo pri vivo kaj pensoj de Kant de D-ro Th. Lessing, profesoro de filozofio en Hannover. Plej bonstila traduko de interesa verketo de la fama germana filozofo Kant. Tiu libro estas nova pruvo de la uzebleco de nia lingvo eĉ por subtilaj filozofaj klarigoj. Tiu eldonaĵo honoras ambaŭ tradukinton kaj eldoniston. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4556, paĝo 388
  2. Courtinat, Léon 1965 : Historio de Esperanto II, paĝo 562

Eksteraj ligiloj redakti