Al Faŝir (aŭ Al-Faŝer), arabe الفاشر estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sudano.

Al Faŝir
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 286 277  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 13° 38′ N, 25° 21′ O (mapo)13.62698333333325.349583333333Koordinatoj: 13° 38′ N, 25° 21′ O (mapo) [+]
Al Faŝir (Sudano)
Al Faŝir (Sudano)
DEC
Al Faŝir
Al Faŝir
Situo de Al Faŝir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al-Fashir [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Al Faŝir situas sur montetaro en la okcidenta parto de la lando. Njalo (urbo) troviĝas 195, El Obeid 529, Kosti 793, Omdurban 794, Ĥartumo 803 km.

 
Aerfoto pri Al Faŝir

Historio redakti

En la 18-a jarcento sultano de Darfuro fondis Al Faŝir-n por ĉefurbo. La urbo evoluis ĉirkaŭ la palaco de la sultano. Post krizo de Darfuro la urbo travivis signifan ekonomian kaj populacian prosperojn. Nombro da benzinostacioj triobligis en tri jaroj, kiel rezulto de la pliiĝo de aŭtoj. Laboreblecoj ankaŭ pliiĝis, kiam Unuiĝintaj Nacioj ofertis taskojn al civitanoj.

Ekonomio redakti

Al Faŝir funkcias, kiel agrikultura centro por fruktoj produktitaj en la ĉirkaŭa regiono.

Trafiko redakti

Al Faŝir havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Njalo (urbo), El Obeid kaj Ĉado.

Klimato redakti

En Al Faŝir la temperaturo varias inter 9 kaj 38 °C. La varmo kulminas en majo kaj junio, en januaro kaj decembro malkulminas. Jare pluvas po 260 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter oktobro-majo neniam pluvas.

Fontoj redakti