Al HIBBLER (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1915 je Tyro en Misisipio kiel Albert George Hibbler; mortis la 24-an de aprilo 2001 en Ĉikago) estis usona kantisto de popularmuziko kaj ritmenbluso. Li kantis en la Orkestro Duke Ellington. Al Hibbler

Al Hibbler
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1915 (1915-08-16)
en Misisipio
Morto 24-an de aprilo 2001 (2001-04-24) (85-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Usono
Alma mater Arkansas School for the Blind
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Al Hibbler estis denaske blinda. Li vizitis la lernejon je Little Rock en Arkansaso, kie li ankaŭ kantis en la lerneja ĥoro. En Memphis (Tenesio) li venkis je amatorkonkurso kaj laboris tie kun lokaj bandoj; en 1937 li fondis je San Antonio en Teksaso propran ensemblon. Pli malfrue pridemandate pri siaj modeluloj li nomis la kantistojn Russ Colombo kaj Bing Crosby; li ankaŭ menciis la altregistrajn tenorojn Pha Terrell kaj Arthur „The Street Singer“ Tracy.

En la jaro 1942 li fariĝis membro en la bando de Jay McShann, sekvan jaron li transiris al Duke Ellington, en kies orkestro li anstataŭis kantiston Herb Jeffries. Li laboris ok jarojn kun Ellington; post tio (1951) li daŭrigis sian karieron de solisto, interalie kun sonregistraĵoj por diskeldonejo Miracle. Liaj plej diskonataj titoloj kune kun la bando de Ellington estis „I Ain’t Got Nothing But the Blues“ (1944) kaj „I Like the Sunshine“ (1947). En ĉi tiu tempo li ankaŭ kunverkis surdiskigojn ĉe Count Basie, Harry Carney kaj Johnny Hodges („Believ It, Beloved“ ĉe Clef, 1952).

Lia stilo ofte estas kategoriigata kiel ritmenbluso; Hibbler estas tamen pli tradicia popularmuzika kantisto. Laŭ Ellington-biografo J. L. Collier ĉiukaze li ne estas enordigebla kiel vera ĵazkantisto. Li citas la taksadon de Leonard Feather, multan de sia tiama populareco Hibbler atingis uzado de groteskaj distordaĵoj, kiujn Duke Ellington nomis „tona pantomimo“, kiu siaflanke tamen estis pli distromuziko ol ĵaza aŭ popularmuzika kantado.[1] „Hibbler grumblas, knaras kaj gruntas, kvankam li ruktu, kaj lia prononco sonas same mistera kiel londona [ĵargono] koknejo (... en la Orkestro Ellington) li ŝajnis plejofte kiel senkontrola kaj freneza, kaj li trovis sian paralelon en la tereca, sentema spiregado de Tricky Sam Nanton kaj en la bluseca baladostilo de Johnny Hodges.“[2] La plej multan tempon, dum kiam li laboris por Ellington, li kantis proksime al la aldoregistro, kio ebligis al Ellington, kontrastigi per lia voĉo tiujn de aldosaksofonisto Johnny Hodges kaj aldkantistino Kay Davis („Ain't Got Nothin´ But the Blues“, 1945). En la 1950-aj jaroj lia voĉo enbalanciĝis en baritonan registron, kvankam li ankaŭ povis profundiĝi en gorĝan basregistron, kiel en „After the Lights“.

En 1954 Hibbler eldonis ĉe Verve albumon kun elingtonaj kantoj; sekvan jaron li transiris al Decca. Lia solistokariero sur la merkato de popularmuziko ekiĝis nur en 1955 per sia plej granda furoraĵo „Unchained Melody“. Li ankaŭ sukcesis per titoloj kiel „He“, „11th Hour Melody“ kaj „Never Turn Back“ en la jaro 1956. „After the Lights Go Low“ (1956) estis lia lasta ranglistigita furoraĵo.

En la malfruaj 1950-aj kaj en la 1960-aj jaroj Hibbler aktivis en la movado por civitanaj rajtoj de la niguloj kaj kontraŭ rasismo en Usono; en 1963 li estis arestita pro tio en Alabamo. Ĉi tiuj aktivecoj difektis lian kantistokarieron, ĉar la grandaj diskeldonejoj ne volis surdiskigi lin; finfine Frank Sinatra subtenis lin, donante al li kontrakton kun sia eldonejo Reprise. Tamen Hibbler verkis komence de la 1970-aj jaroj nur malmultajn diskoj, sed prezentis ĝis en la 1990-aj jaroj je koncertoj. En 1972 li kontribuis kvar titolojn por la albumo A Meeting of the Times de Roland Kirk ĉe Atlantic.

Diskoj redakti

  • Al Hibbler: After the Lights Go Down Slow (Atlantic)
  • Al Hibbler with Harry Carney’s All Stars. :Rare Dates without the Duke 1944/49 (Raretone)
  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert, December 1944 (Prestige)
  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert, January 1946 (Prestige)
  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert, December 1947 (Prestige)
  • Duke Ellington: Live at Click Restaurant Philadelphia 1948, Vol 2 (Raretone)
  • Duke Ellington: Live at Click Restaurant Philadelphia 1949, Vol 4 (Raretone)
  • Jay McShann: 1941-1943 (Classics)

Duagrada literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. L. Feather Enzyclopedia of Jazz; citita laŭ Collier, p. 359
  2. Citita laŭ Will Friedwald, p. 190 f.