Al la forbuĉataj popoloj

Libreto verkita de Romain Rolland
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Al la Forbuĉataj Popoloj [1] estas pamfleto verkita de Romain Rolland. Ĝi estas tradukita de Georg Mahn kaj eldonita de li en Berlino en 1920.

Al la Forbuĉataj Popoloj
Al la Forbuĉataj Popoloj
Al la Forbuĉataj Popoloj
Aŭtoro Romain Rolland
Eldonjaro 1920
Urbo Berlino
Paĝoj 16
vdr

Laŭ la kovrilo de la libro, ĝi estis eldonita en Berno de Universala Esperanto-Asocio. UEA oficiale informis, ke ĝi ne estis la eldoninto[2]. La tradukinto klarigis, ke:

Citaĵo
 UEA havas neniajn rilatojn al la eldono de tiu-ĉi broŝuro. Mi presigis la anoncojn pri la asocio kaj „Esperanto“ sen ilia scio, intencante servi al ili 
— Esperanto-traduko de Georg Mahn ĉe Vikifontaro; vd. la finon de la teksto.

Enhavo redakti

 
 Forta impresa alvoko al la militantaj popoloj por ke ili ĉesigu sian kruelan intermortigadon, ke ili ribelu kontraŭ la kaŝataj monaj potencoj kiuj pro profitemo puŝas ilin unu kontraŭ alia. 
— 1921(1965) Historio de Esperanto II, paĝo 471

Referencoj redakti

  1. tiele literumita en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 471
  2. Informo de UEA en The British Esperantist, 1921

Eksteraj ligiloj redakti