Alabel - tagaloge Bayan ng Alabel - estas urbo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, kie estas la ĉefurbo de provinco Saranganio. Alabel havas 13 distriktojn.

Alabel
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 294  (2020) [+]
Loĝdenso 173 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 6′ N, 125° 17′ O (mapo)6.1023083333333125.28681944444Koordinatoj: 6° 6′ N, 125° 17′ O (mapo) [+]
Alto 74 m [+]
Areo 510,98 km² (51 098 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Alabel (Filipinoj)
Alabel (Filipinoj)
DEC
Alabel
Alabel
Situo de Alabel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alabel [+]
vdr
Provinca domo en Alabel

Geografio redakti

Alabel etendiĝas en suda parto de la insulo ĉe golfo[1]. General Santos troviĝas 13, Malungon 31, Glan (urbo) 32, regiona ĉefurbo Koronadalo 66, Dabao 113, Cebuurbo 492, Manilo 1054, Kezonurbo 1060, Tuguegarao 1338 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La unua familio ekloĝis ĉi tie en 1947, la loko estis ekstera parto de General Santos. La loko prenis la nomon Alabel en 1956 honore al la pionira familio kaj komunumo estis fondita en 1971 kun 8 distriktoj. En 1974 muslimoj faris ribelon, multaj mortis aŭ rifuĝis. En la malfruaj 1980-aj jaroj aliaj distriktoj estis aligitaj. En 1988 suna eklipso okazis, tial multe da spektaklantoj alvenis. En 1992 Alabel estis elektita ĉefurbo de la nove kreita Saranganio. En 2019 laŭ leĝprojekto Alabel estus komponenta urbo.

 
Oficejo en Alabel

Ekonomio redakti

En Alabel la ekonomio konsistas el agrikulturo. La ĉefa produkto estas la sekigita kokosa interno. Bredado estas la dua plej granda branĉo. Aliaj agrikulturaj produktoj estas maizoj, sukerkanoj, bananoj, ananasoj, kotonoj, fine menciindas la fiŝkaptado.

Religio redakti

En Alabel precipe katolikoj vivas.

Trafiko redakti

Alabel voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo, krome kuras flankovojo al interno de la insulo. Flughaveno de General Santos funkcias apud Alabel.

Klimato redakti

La klimato de Alabel estas klasifikita kiel Ekvatora klimato. Jare pluvas po 2591 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo en Alabel

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans