Aladino

Aladino (krom en Esperanto tiuforme ankaŭ hispane kaj itale, Aladin interalie france kaj germane, Aladdin interalie angle, origine arabe علاء الدين [ʿAlāʾ ad-Dīn], en Esperanto "nobeleco, digneco de kredo") estas la ĉefa rolulo en la fabelo "La Lampo de Aladino" el la fabelaro "Mil kaj unu noktoj", kiu kolektas fabelajn verkojn de araba kultura fono. Simile kiel pri la fabelo Ali Babo kaj kvardek rabistoj literaturaj sciencistoj intertempe supozas, ke ankaŭ la fabelo de Aladino fakte estis aldonita de la tradukinto Antoine Galland.

Aladino
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo • rolulo en bildliteraturo • teatra rolulo • reklama rolulo
Verko Mil kaj unu noktoj
La Lampo de Aladino
Aladdin and the Wonderful Lamp
Carolina in the Morning
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo magic ring
Okupo ŝtelisto
Edzo/Edzino Badroulbadour
vdr
Aladino kaj ĝino
Aladdin and the Wonderful Lamp (1917)
Sorĉa lampo

La fabelo redakti

Aladino estas juna viro, kiu estas taskigita de sorĉisto trovi olean lampon en magia kaverno. Post kiam la sorĉisto provas trompi lin, Aladino tenas la lampon. Li malkovras, ke kiam kiu ajn frotas la lampon aperas ĝino. La ĝino estas magia spirito, preta plenumi al la frotinto ĉiun deziron. Aladino uzas siajn dezirojn por gajni la manon de la bela filino de la sultano kaj por konstrui grandiozan palacon. La sorĉisto, kiu unue donis al Aladino la lampon, denove ĝin ŝtelas. Sed Aladino rehavigas la lampon, kaj li kaj la filino de la sultano vivas feliĉe por ĉiam.

Adaptoj redakti

La historio pri Aladino multfoje adaptiĝis en dramoj, operoj kaj filmoj. Krome ĝi inspiris pentraĵojn kaj skulptaĵojn de diversaj artistoj.

Sur la historio interalie baziĝas la sekvaj verkoj:

  • la opero Aladin de Nicolo Isouard el la jaro 1822
  • la baleto Aladin, aŭ la magia lampo de François Michel Hoguet (muziko de Wenzel Gährich), Berlino, 1854
  • pluraj filmoj sub la titolo "La rabisto de Bagdado"
  • la filmo Aladins Abenteuer, ("aventuroj de Aladino" 1961, reĝistoroj Mario Bava kaj Henry Levin)
  • la infana filmo "Aladino kaj la magia lampo", Sovetunio (1966 aŭ 1967)
  • Aladin et la lampe merveisseuse, animacia filmo, Francio 1970
  • "Aladino kaj la magia lampo", animea animacia filmo de la japana studio Toei (1982)
  • Aladdin, animacia filmo de la studio Walt Disney Company, 1992 (produktoro Jeffrey Katzenberg)

Ankaŭ konatas ĉina versio de la fabelo.