Alajos Daruváry [alajoŝ daruvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daruváry Alajos estis hungara juĝisto, prokuroro, senatano. Lia filo estis Géza Daruváry.

Alajos Daruváry
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1826 (1826-10-21)
en Kalocsa
Morto 23-an de aprilo 1912 (1912-04-23) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo juristo
vdr

Alajos Daruváry[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1826 en Kalocsa, li mortis la 23-an de aprilo 1912 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Alajos Daruváry studis juron kaj filozofion en Reĝa Universitato de Pest. Post siaj studoj en 1845 li estis departementa subnotario. Depost fiasko de la Hungara revolucio de 1848 liaj postenoj rapide altiĝis, ĉar tiutempe multaj ne povis aŭ volis labori. Ekde 1851 li estis prokuroro en Pest (urbo), iom poste en Székesfehérvár, poste li havis diversajn postenojn en urbo Pest. Ekde 1869 li estis juĝisto en la tutlanda ĉefjuĝejo, ekde 1885 senatano. Li pensiuliĝis en 1893. Li ricevis reĝan medalon kaj titolon "vera interna sekreta konsilisto".

Fontoj redakti

Referencoj redakti