Alajos Hauszmann [alajoŝ haŭsman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hauszmann Alajos estis hungara arkitekto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1924).

Alajos Hauszmann
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1847 (1847-06-09)
en Buda
Morto 31-an de julio 1926 (1926-07-31) (79-jaraĝa)
en Velence
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Toldy Ferenc Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Bauakademie
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
vdr
Domego nomata "New York" fare de Alajos Hauszmann
Etnografia Muzeo fare de Alajos Hauszmann

Alajos Hauszmann [1] naskiĝis la 9-an de junio 1847 en Buda. Li mortis la 31-an de julio 1926 en Velence.

Biografio redakti

Alajos Hauszmann devenis el germana familio apartenanta al nacimalplimulto en Hungara reĝlando. Li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Berlino. En 1868 li ekinstruis en universitato en urbo Pest. Baldaŭe li estis rektoro. Inter 18691870 li studvojaĝis en Italio. Hejmenveninta li konstruis barakojn por Ruĝa Kruco. Ili disvastiĝis ankaŭ en Habsburga Imperio kaj Svislando. En 1874 li edziĝis baldaŭe havanta filinon. En 1891 li gvidis konstruadon de reĝa fortikaĵo en Vár, poste li ricevis premion. En 1912 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto) redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti