Alan Peter PASCOE (n. la 11-an de oktobro 1947) estas brita eksa atleto, kiu montriĝis precipe sukcesa kiel heĝkuristo. Depost la fino de sia atleta kariero, li laboras kiel konsilisto kaj reklamisto por variaj sportaj okazaĵoj.

Alan Pascoe
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1947 (1947-10-11) (76-jaraĝa)
en Portsmouth
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Della Pascoe
Okupo
Okupo atleto • entreprenisto
vdr

Pascoe gajnis arĝentmedalon en la Somera Olimpiko 1972. Li partoprenis en la sukcesa kandidatiĝo de Londono al la Somera Olimpiko 2012.