Alange

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Alange [alAnĥe] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Badaĥozo, regiono de Ekstremaduro.

Alange
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 831  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 47′ N, 6° 15′ U (mapo)38.7858374-6.2455895Koordinatoj: 38° 47′ N, 6° 15′ U (mapo) [+]
Alto 323 m [+]
Areo 160,3 km² (16 030 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alange (Hispanio)
Alange (Hispanio)
DEC
Alange
Alange
Situo de Alange

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alange [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas Alangeños.

Situo redakti

Alange estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 323 m; je 79 lm de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 24 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 160,3 km².

Populacio redakti

La censita populacio en 2007 estis de 2.033 loĝantoj.

Banejoj redakti

Post plibonigado de la 18-a jarcento kaj de la 19-a jarcento, nuntempe troviĝas funkciantaj la banejo de romia deveno, integritaj en banejo de medicina akvo, kies alta enhavo de radono, produktas plibonigon en malsanoj de tipo nerva, spira, artrozoj kaj reŭmo.

Kastelo de Alange redakti

La kastelo kiu hegemonias la distrikton de la rivero Matachel estas situa sur la Cerro de la Culebra (Monteto de la Serpento). Ĝi estis konstruita de islamanoj en la 9-a jarcento. Kiam konkeris la vilaĝon Alange, la reĝo Ferdinando la 3-a, donacis la kastelon al la Ordeno de Santiago en 1243. Ĝi mezo de la 16-a jarcento ĝi estis abandonita. Nuntempe restas nur la ĉefturo, konstruita el ŝtono kaj briko, videbla de malproksimege.

Okcidente de la monteto de la kastelo estas la akvobaraĵo kaj artefarita lago de Alange, unu el la lastaj konstruitaj en la regiono fine de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti