Alano la 3-a (Bretonio)

Alano la 3-a, la Granda (dirata Rebrit aŭ Roebre, kiu signifas la granda en la bretona lingvo[1]) (997- 1-a de Oktobro 1040), filo kaj posteulo de Gotfredo Bérenger (fr: Geoffroy Bérenger), grafo de Rennes kaj duko de Bretonio, kaj de Havoise de Normandio, estis duko de Bretonio de 1008 ĝis 1040. Praido de Erispoe, li kelkfoje uzis la titolon de reĝo de Bretonio.

Alano la 3-a de Bretonio
Duko de Bretonio
Regado 1008-1040
Antaŭulo Gotfredo Bérenger
Persona informo
Naskiĝo 997
Morto 1040
en Nantes
Mortis per veneno vd
Tombo Fécamp Abbey vd
Religio kristanismo vd
Familio
Patro Gotfredo Bérenger
Patrino Havoise de Normandio
Gefratoj Odo, Count of Penthièvre vd
Edz(in)o Bertha of Blois vd
Infanoj Conan la 2-a
Havoise de Bretonio, Geoffroy Grenonat (nelegitima).
Profesio
Okupo aristokrato vd
Grafo de Rennes
Dum 10081040
Antaŭulo Gotfredo la 1-a
Sekvanto Conan la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Genealogio de Alano la 3-a, duko de Bretonio

Biografio redakti

Dekjara je la morto de sia patro, li apogis sin sur sia patrino, mortinta en la 22-a de Februaro 1034, poste sur la episkopoj de Nantes (Gautier) kaj de Vannes (lia onklo Judicaël), kaj sur la ĉefepiskopo de Dol-de-Bretagne (Junguené).

Unue, Alano la Tria militis kontraŭ la grafo de Anĝevio Foulque Nerra, poste kontraŭ la duko Roberto la 1-a de Normandio. Li omaĝis al Roberto, kiu, post ilia reamikiĝo, konfidis al li la kuratorecon de sia heredonto Guillaume le Bâtard okaze de sia deiro por pilgrimi al Jerusalemo en 1034.

En 1035, li konsistigis la apanaĝon de Pentievro por sia poste naskita frato Eudes, kiu estos ĝia unua grafo.

Roberto la Unua mortis en 1035 revenante de sia pilgrimado, Alano la 3a tiam decidis interveni en Normandio, pretekstante la protekton de la rajtoj de la estonta reĝo de Anglio, Vilhelmo, minacataj per la ribelo de parto de la normanda nobelaro. Fakte, li postulis la duklandon ĉar li estis la nepino de la duko Rikardo la Unua laŭ sia patrino. La ekspedicio fiaskis. Li mortis en tiu kampanjo, en Vimoutiers en 1040[2], pro veneniĝo. Li estis entombigita kun la unuaj dukoj de Normandio en la abateja preĝejo de la Trinité en Fécamp.

Edziĝo kaj idaro redakti

Edziĝinta en 1018 al Berta, filino de la grafo Eudes la 2-a de Blois, ili havis du infanojn :

  1. Conan, duko de Bretonio de 1040 ĝis 1066 sub la nomo Conan la 2-a,
  2. Havoise de Bretonio, kiu edziniĝos al Hoël de Kornvalo, kiu posteos Conan la 2-an en 1066 sur la trono de Bretonio.

Kun nekonata konkubino, Alano la Tria havis ankaŭ nelegitiman filon :

Aneksaĵoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Abrégé chronologique de l'histoire de France, de François Eudes de Mézeray, p389
  2. Société d’Émulation des Côtes du Nord année 1913 Tome LI (p. 93-100) « Date de la mort d’Alain III »

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti