La Alaria kanario (Serinus alario) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Sudafriko. Ĝi estas foje lokata en genro Alario kiel Alario alario

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alaria kanario
Alaria kanario, masklo
Alaria kanario, masklo
Alaria kanario, ino
Alaria kanario, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. alario'
Serinus alario
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu afrotropisa specio same kiel la Nigrakapa kanario, Serinus nigriceps, estas foje same nomata, ĉar ambaŭ specioj havas nigran kapon, sed tiu specio havas saman nomon en la latina nomigo kaj pro tio plie meritas ĝin.

Ties vivejo estas sekaj malfermaj arbustaroj kaj herbejoj, bordoj de terkultivejoj kaj ĉeurbaj ĝardenoj.

Aspekto redakti

La Alaria kanario estas 12–15 cm longa. Maskla plenkreskuloj havas tre brunajn suprajn partojn kaj voston, tre rimarkindan kaj regulan blankan malantaŭan kolumon kaj ĉefe blankajn subajn partojn. La kapo kaj brusto estas tre nigraj, kiel ĉe la Nigrakapa kanario, sed kiel diferencilo (krom la brunaj supraj partoj) tiu ĉi specio havas nigran vertikalan strizonon tra la brusto.

Ina plenkreskulo estas simila, sed ŝi havas pli senkoloran grizan kapon kaj estas malhelstrieca en kapo kaj supraj partoj. Ĝi havas tre brunajn flugilplumojn. Junuloj similas al ino, sed estas pli palaj, havas striecon en brusto, kaj pli malfortan flugilstrion.

La Damara kanario, Serinus leucolaema, estas ofte konsiderata subspecio de la Alaria kanario. La masklo de tiu formo havas rimarkindan diferencan kapobildon, kun blanka superokula strio kaj blankaj gorĝo kaj antaŭkolo kun nigra mustaĉa strio. La nigra de la centra brusto estas tamen separata el nigra de kapo.

Kutimaro redakti

La Alaria kanario estas komuna kaj gregema semomanĝulo, kiu formas arojn de ĝis 200 birdoj. Ties alvoko estas mallaŭta ciitt, kaj la maskla kanto estas fuŝmiksaĵo de nemuzijkaj notoj.

Referencoj redakti