Albalá

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Albalá estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Albalá
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10187
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 657  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 6° 11′ U (mapo)39.2563748409-6.18596767346Koordinatoj: 39° 15′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 502 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albalá (Ekstremaduro)
Albalá (Ekstremaduro)
DEC
Albalá
Albalá
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Albalá (Hispanio)
Albalá (Hispanio)
DEC
Albalá
Albalá
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albalá [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas albareros. La censita populacio en 2008 estis de 814 loĝantoj.

Situo redakti

Albalá estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 502 m; je 43 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 38,17 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Iam tradiciaj industrioj kaj minejoj de volframo.

Nomo redakti

Historie aperis kiel Albalat (nomo de araba deveno) inter 1860 kaj 1920, kiel Albalá ekde 1930 kaj kiel Albalá del Caudillo ekde 1960 pro ŝanĝo dum la diktaturo.[1] Ekde la 14a-12-2001, la oficiala nomo reestis la sama adoptita en 1930: Albalá [2].

Demografio redakti

En la jena tabelo montriĝas la demografia evoluo de Albalá ekde 1842, kaj jare inter 1996 kaj 2008, laŭ la informoj de la datumoj de la INE.

Demografia evoluo de Albalá
1842 1897 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
2465 2022 2609 2950 3352 3458 3616 2063 890 832 858 850 848 859 858 878 860 850 830 814

Konstatindas, ke la populacio kvaroniĝis ekde la 1960-aj jaroj pro la ĝenerala elmigrado el la regiono kaj la ruiniĝo de la lokaj industrio kaj agrikulturo.

Historio redakti

Mezepokodia redakti

En 1229 la reĝo kastilia-leona Alfonso la 11-a konkeris la kastelon de Montánchez kaj cedis ĝin al la Superulo de la Ordeno de Santiago. Tiu dividos la teritorion en 14 domaroj kiuj formos la vilaĝoj dependaj de Montánchez el kio Albalá formis parton.

Post 1250 oni markis la limojn kaj Albalá ricevis surfacon de 38 km² situaj en ebenĵo. Limas norde kun Torremocha, oriente kun Valdefuentes, sude kun Montánchez kaj okcidente kun Alcuéscar. La unuajn domojn oni konstruis el granito ĉirkaŭ la ermito dediĉita al la patronoj Joaĥino kaj Ana formante placon kvadratan. La fasadoj havis portalon de eniron kun arkoj de stilo de la romaniko. Nur fine de la 18a jarcento oni ekkonstruis domojn kun kameno.

Moderna epoko redakti

Komence de la 19a jarcento sub la reĝado de Jozefo Bonaparte la loĝantoj de Albalá suferis la okupadon de la franca armeo ekde la 16a de majo de 1809 ĝis la 10a de julio de 1812 kiam ĝi estis liberigita de la alianca armeo de britoj, hispanoj kaj portugaloj favora al la reĝo Ferdinando la 7-a ankoraŭ ekzilita. La loĝantaro ĵuris la Konstitucion de 1812.

Dum la reĝado de Isabel la 2-a, en 1839, pligrandiĝas la populacio kaj la domoj estas jam 438. La riĉo de agrikulturo kaj brutobredado pligrandiĝas per produktado de tritiko, sekalo kaj kikeroj, vino kaj olivoleo. Oni rikoltas glanojn de anzino kaj korkokverko por la brutobredado. La industrio funkcias per 16 tanejoj. Krome estas industrio tekstila, 6 panfarejoj kaj oleomuelilo.

Meze de la 19a jarcento pro la desamortización la ekleziaj bienoj vendiĝas kaj la novaj terposedantoj akiris pli kaj pli terojn kaj domojn, kaj ekkontrolis la lokan politikon ĉar ili kontrolis ankaŭ la plej parton de la agrikulturo, brutobredado kaj industrio, dum perdis la klerularo la iaman influon.

Notoj redakti

  1. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842 Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine en la paĝo de la INE. Caudillo aludas al Francisco Franco, tiel nomita de la reĝima propagando.
  2. Decreto 183/2001 por el que se autoriza el cambio de denominacion del Municipio de Albalá del Caudillo publikita en la DOE de 13a-12-2001