Albert Camus

franca verkisto kaj filozofo

Albert CAMUS [Albèr Kamu] (naskiĝis la 7-an de novembro 1913, mortis la 4-an de januaro 1960) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis nobelpremiito pri literaturo en 1957.

Albert Camus
Nobel-premiito
franca verkisto kaj filozofo
franca verkisto kaj filozofo
Persona informo
Albert Camus
Naskiĝo 7-an de novembro 1913 (1913-11-07)
en Mondovi (Franca Alĝerio)
Morto 4-an de januaro 1960 (1960-01-04) (46-jaraĝa)
en Villeblevin (Francio)
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per single-vehicle accident vd
Tombo Cemetery in Lourmarin vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Alĝero vd
Subskribo Albert Camus
Familio
Edz(in)o Simone Hié • Francine Faure vd
Amkunulo Blanche Balain • María Casares • Mamaine Koestler • María Casares • Catherine Sellers • Mette Ivers vd
Infanoj Catherine Camus • Jean Camus vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • romanisto • ĵurnalisto • eseisto • dramaturgoscenaristo • membro de Franca rezistado • poeto • futbalisto • publikigisto vd
Laborkampo filozofioliteraturoĵurnalismoetikoekzistopolitika filozofio • opinia ĵurnalismo • teatro • literary activity • eseodramo • Ciklo de la Absurdo vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj La Homo Ribelita ❦
A Happy Death ❦
La Kazo ❦
La Mito de Sizifo ❦
La fremdulo ❦
La Pesto ❦
Albert Camus, María Casares. Correspondence (1944-1959) ❦
Kaligulo ❦
Nek viktimoj nek ekzekutistoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la absurdo, kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la homoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo La Mito de Sizifo (france: Le Mythe de Sisyphe): "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo".

La filozofia pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la Francan rezistadon en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la Milito de Alĝerio.

Vivo redakti

Naskiĝis la 7-an de novembro en la farmejo Saint-Jean, apud Mondovi, en Alĝerio dum la franca kolonia tempo. Li estis la dua filo de Lucien Camus, de hispana deveno, kaj Catherine Sintès. Unu jaron poste la patro forpasis dum la Unua Mondmilito, entombigote ĉe Saint-Brieuc. Infane li ĉeestis la urbetan lernejon, kies instruisto, Louis Germain, perceptis liajn estontajn kapablojn. Germain decidis pretigi lin por la mezlerneja enir-ekzameno kaj persvadas lian patrinon kaj avinon por lasi lin daŭre studi. Albert Camus estas bonkvalita je la literaturaj lernadoj, atingas la mezlernejan titolon kaj provas la universitatan ekzamenon. Je 1930 la tuberkulozo aperas en lia vivo, malsano kunestonte lin la tutan vivon, kvankam ne mortigonte lin finfine.

Helpe de Jean Grenier Albert Camus publikigas siajn unuajn artikolojn per la revuo Sud kaj komencas universitatan kurson pri filozofio. La 16-an de aŭgusto de 1934 Albert Camus kaj Simone Hié, sia unua edzino kun drogaj problemoj, geedziĝas. Unu jaron poste li aliĝas al la Komunisma Partio kaj ekteatrumas. Lia fina tezo estas pri la kristana metafiziko, Plotino kaj Sankto Agustino. Du jarojn post la unuiĝo Camus malgeedziĝas eltrovinte ŝian korligiĝon kun alia viro, tamen ŝi ne malaperos el lia vivo kaj petos helpon ade al li pro ŝiaj morfino-dependo.

Dum 1937, post traŭma sciigo de la civila milito en Hispanio, kie li sentas iel ano ties kaj kies estonta faŝista perdo malĝojigos lin, li estas forpelita de la partio. Li komentas ĉie ĉion ĉiam ĉiel, mallaŭdas la sovetunian influon sur la alĝerian partion, malporante rebelon kontraŭ Francion, ĉar ĝi estis forta alianculo de la rusoj kontraŭ grava kaj forta malamiko kiel Hitler. La unua libro de Camus, L'Envers et l'Endroit, estas publikita per la eldonejo Charlot. Tiujare li konatiĝas kun Francine Faure, maljunulino de Oran, kiu estos lia dua edzino, kaj tiu kiun li mis-edzumos per aliaj amatinoj la restan vivon.

Dum 1938 kaj 1940, Albert Camus eklaboras ĉe Alger republicain. Liaj unuaj ĵurnalistaj artikoloj estos tie, ĝis la registara malpermeso daŭri. La nova ĵurnalo estos Le Soir kaj li estros ĝin, ĝis la denova malpermeso pro ŝateco kun komunismanoj. Li nun vivas kun Francine, esperas la laŭleĝan eksgeedziiĝon de Simone instruante hejme kaj fine alvenas je 1940 al Parizo, urbo gravega en sia vivo sed malŝatata de li multfoje. Laboras li ĉe Paris-Soir dank' al Pascal Pia. L'Étranger estas finverkita. Li translokiĝas en Liono. Lia unua verkaro komencas esti publikigita. Vojaĝas pro sanecaj kialoj, pro la labora laborposten-manko kaj laŭ la milita situacio.

Dum la germana okupado li laboras kun la rezisto. En 1943 li revenas en Parizon por helpi divastigi la malpermesajn skribaĵojn. Ĉe Combat li riskas sian vivon persekutate fare de la nazioj. Li postvivas la tempon kaj iĝas subestro de la revuo. Sartre kaj María Casares, hispanino al kiu li donas grandan pasion, estiĝas en lia influo. En 1945 Albert Camus patriĝas-- ili estas Catherine kaj Jean. Patricia Blake estas alia ino de lia historio dum la vojaĝo de Camus tra Usono, lando kiu ne tute plaĉis al li.

Ekde nun la purigado [da nazioj kaj kunlaborintoj] ne nur malsukcesos, sed ankaŭ malrespektindiĝos. La vorto "purigi" ja estas aĉa. La situacion teruriĝis. Oni havis nur unu ŝancon ne esti tiel per spirito ne-venĝema nek fiaska. Indas pensi, ke la justeca vojo ne estas trovebla inter la malamaj krioj, unuflanke, kaj la malbona konscio, aliflanke. Ĉiukaze la malsukceso estas ega.[1]

1947 estas la lando de la malamikeco-- Camus fin-eldonejas ĉe Combat. Neniu ŝatas lin-- la maldekstro pro lia malsubteno de la postagado kontraŭ nazioj kaj kunlaborintoj kaj ilia forgeso je la malriĉuloj kaj malfortuloj, kaj, aliflanke, la komunismoj, kiu maltoleras la kritikojn al Sovetunio, precipe fare de Sartre. Ĉu foriri el Francio? Albert pripensas tion. Somere li vizitas la tombon de lia patro kaj rimarkas ke ili estas samaĝaj.

L'Homme Révolté estas verkita kaj Jean-Paul Sartre malrespektas la libron. Camus kontraŭskribas per-ĵurnale komencante paroladan batalon malsukcesan. La ia amik-rilato finiĝas.

Alĝerio estas danĝere je 1956 pro la sendependeca milito kontraŭ Francio. Li mallaŭdas kaj la blindan terorismon de araboj kaj la torturaĵojn de la franca militistaro. Li tamen ne poras ies deklarojn kontraŭ aliaj per troa naiveco. Lia nenies-eco donas al li malamikojn ĉie. Malgraŭ tio li komentas la rusan invadon en Hungarion laŭte. Unu jaron poste la Sveda Akademio Nobel-Premiis lin - neniu esperis tion kvankam li estadis longan tempon en la kandidat-listo.

La 4-an de januaro 1960 Albert Camus forpasas pro veturil-akcidento. Tridek kvar jarojn poste lia lasta verko, Le Premier Homme, estos publikita.

Verkara Enketo redakti

La verkado de Camus iras de literaturo ĝis filozofio. Li publikigis filozofiajn eseojn, romanojn, novelojn, teatraĵojn kaj eĉ verkis por gazetaro. En sia eseo La Mito de Sizifo Camus scivolas, kion signifas vivi en moderna mondo de absurdo, kie ne ekzistas absolutaj valoroj. Lia demando estas kia estas la valoro preferi tian ekziston ol sinmortigon. Laŭ li, la homo sentas, ke lia vivo estas absurda antaŭ la morto, kiu certe kaŝas ĉe la fino de la vojo, kaj ankaŭ pro la manko de kompreno kaj logiko en la mondo, kiuj ekstreme kontrastas al la senfina deziro de la homo ja kompreni la signifon de la mondo kaj ĝian ekziston ene de la mondvasto. Tamen la homo, kiu spertas la absurdaĵon, malakceptos sia sinmortigon kaj vivos ribelan vivon, kiu esprimiĝas per tio, ke li vivas la absurdaĵon kaj ne kapitulacas al ĝi. La absurda vivo mezuras laŭ ĝia kvanto, ne laŭ ĝia kvalito, ĉar ne ekzistas alta normo laŭ kiu oni povas taksi "bonan" aŭ "malbonan" vivon. Camus komparis la vivon de moderna homo kun la sorto de Sizifo, rolulo de helena mitologio, kiu estas kondamnita ruligi ŝtonon al la supro de alta monto, kaj kiam li atingis la pinton, la ŝtono ruliĝas reen al la fundo de la monto, kaj Sizifo devos repuŝi ĝin. Tial li skribas: "La lukto por la pintkunveno mem sufiĉas por plenigi la homan koron de ĝojo. Oni devas pensi pri feliĉa Sizifo." Sizifo ribelas kontraŭ sia absurda vivo kaj daŭras en ĝi kun konstanta konscio pri ĝia esenco. Ĉi tiu konscio donas al li feliĉon.

Antaŭ "La mito", Camus publikigis La Fremdulon, en kiu li priskribas la sentojn de fremdiĝo de la kontraŭheroo (Camus nomas lin "absurda heroo") Marceau, franca loĝanto de Alĝerio, kiu mortigis arabon, laŭaserte "pro la suno", kaj atendas ekzekuton. La heroo de Cami estas tute malvarmega kaj sen ia emocio. Li ne ploras ĉe la entombigo de sia patrino, kaj tio estas lia vera krimo kontra la socio, kiu decidis kondamni lin.

La teatraĵo Kaligulo priskribas senton de sensignifeco, kiu ĉirkaŭas tiu romian imperiestron post la morto de lia amata fratino, kaj ne sukcesas trovi solvon al ĝi eĉ en la furiozo de murdo. La teatraĵo diskutas la absolutajn elektojn en la absurda vivo, la devo pri respondeco kaj la sociaj aspektoj de la absurdo.

Unu el la gravaj libroj de Camus estas La Pesto, priskribo de la loĝantoj de la urbo Oran, kiuj alfrontas peston, kiu invadas la urbon kaj renversas ilian vivon, kaj kontraŭe nur manpleno da homoj provas batali kontraŭ la pesto. Multaj vidas ĉi tiun verkon kiel metaforan priskribon de la periodo de rezisto al la nazioj.

Alia libro de Camus, kiu same kiel La Mito de Sizifo apartenas al liaj filozofiaj skribaĵoj, estas La Ribelanta Homo, kiu rilatas al "la pesto", en kiu Camus traktas la universalan homan ribelon kontraŭ la ekzisteca absurdaĵo kaj solidareco necesaj por ĉi tio ribelo, male al la "Mito", kiun traktas en la perspektivo de la individuo.

Alia el liaj libroj estas "La Falo", la historio de viro mergita en pripensoj pri pasintaj eraroj, kaj estas ia antitezo al la rolulo de "La Fremdulo". Alia libro, kiun li skribis, trovita en la koto apud la detruita aŭto, en kiu Camus estis mortigita, kies skribo estis nekompleta, estas "La Unua Homo". En sia taglibro li skribis, ke li planas verki tri pliajn verkojn, en kiuj la ĉefa temo estas amo.

En la unua homo, kiun Camus verkis fine de sia vivo, baziĝas preskaŭ tute sur la rakonto de sia propra vivo. Ĉi tiu arta aŭtobiografio estas verkita ĉirkaŭ la rakonto de Jacques, kiu vizitas por la unua fojo la tombo de sia patro, kiu mortis en la unua mondmilito, sen ke lia filo konis lin. La libro temas entute pri liaj memoraĵoj, kaj li ĉefe priskribas la knabaĝon kiel malriĉan francon en Alĝerio. La libro malfermas novajn angulojn pri la absurdaĵo de Camus, kaj laŭ ĝia origino kaj laŭ ĝia enhavo. Camus neniam finis verki la libron, kaj ĝi estis publikigita de lia filino malgraŭ esti nefinita projekto.

Camus ankaŭ tradukis kaj adaptis aliajn verkojn en teatraĵojn.

La Fremdulo redakti

La 1942-a romano atingis grandan kaj gravan sukceson ial, ĉar ĝi estas spegulo de tempo kaj havas absurdajn kondiĉojn prave montrante tion la milito. Meursault estas sensa, malunueca ulo kies respondoj al vivo estas nunaj. Li estas oficejisto kiu estas vekiĝita per telegramo anoncanta la morton de sia patrino. Vestas li rapide, foriras el la urbeto kaj ĉeestas la funebran ceremonion. Li rigardas, li fumas, li parolas malaktive-- li neniel partoprenas ie, sed meĥanike kontraŭagas. La sekvan tagon li trovas malnovan amikinon, Maria kaj banas kun ŝi kaj ili gedormas. Tamen li ne amas ŝin, li amas nenial, ĉar li malhavas volon. Tio sammaniere okazas al Raymond, najbarulo, kiu volas geamikiĝi kaj al kiu nepensante helpas. Raymond invitas al Meursault kaj Maria al plaĝo kun aliaj paro sed, promenante, ili trovas arabojn konitajn de Raymond. Oni diskutas, nenio okazas, ili disiĝas de la araboj, sed ili daŭre sekvas ilin. Mersault poste trovas ilin li serĉante akvan fonton kaj nek amante nek malamante ilin kaj sentante nenion pro ili reagas al prenado de tranĉilo per pafilo. La mortigilo estis sur liaj manoj nenial, donita hazarte far la amiko. Li estis blinda pro la varmo, la lumo kaj la suno kaj la ŝvitado. Malliberulejita komencas la ĵura procedo-- estas sezonoj, juĝoj, ktp., tamen neniu komprenas la kialon de tio, kio okazis. Oni akuzas lin pro esti malvarme kaj malpasie ĉeestinta la patrinan entumbadon, trinkante kafon kaj fumante antaŭ la ina korpo kuŝanta, kaj poste pro ekgedormi kun virino eĉ kun la freŝaj vundoj. Li ekestas je kulpiga situacio far ĉiu, suferas onian tribunalon malportante lin kiel li estu besto. Oni mort-sentencas lin. En la malliberulejo li ne estas zorgema, sed pripensas kiel fuĝi el la meĥaniko. Kontraŭ la nenialeco de la vivo li vidas lian malkulpecon klaran. La malesperulo sentas sin tutlibere, seninteresa pri ĉio, nezorgante la ekziston nun. Camus provis monstri la absurdecon de la mondo pere de ulo nuda sub neniu ĉielo. La stilo estas mallonga, tranĉema, neŭtra. Li sugestas, ke la absurdulo povas vivi kaj vidi nur la nunon, la plenan ekziston, ĉiutempe, malestontece, malestintece. Mersaŭlt estas malgrandulo, sensignifa, task-plena, ĝis tiam, kiam li alhavas la komprenon de la sen-kaŭza vivo, ribelas kaj ĝojas la lastajn kiamojn. La heroo iĝas tiele en nenialulo, sciante sian maltutilecon kaj malaktivecon.

Gravaj verkoj redakti

  • La Fremdulo (romano; 1942)
  • La Mito de Sizifo (eseo; 1942)
  • Kaligulo (teatraĵo; 1945)
  • La pesto (romano; 1947)
  • La sieĝostato (teatraĵo; 1948)
  • La Justuloj (teatraĵo; 1949)
  • La homo ribelita (eseo; 1951)
  • La kazo (romano; 1956)
  • La obsedatoj (teatraĵo laŭ motivo de Fjodor Dostojevskij; 1959)
  • Albert Camus, Maria Casarès. Correspondance inédite (1944-1959). Édition de Béatrice Vaillant. Avant-propos de Catherine Camus. Collection Blanche, Gallimard. Apero: 09-11-2017.
  • Le Premier Homme, 1960, nefinita, publikigita en 1994

Verkoj tradukitaj al Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(fr) Fonds Albert Camus - Cité du livre d'Aix en Provence

(fr) Société des Études Camusiennes Arkivigite je 2018-01-06 per la retarkivo Wayback Machine

(en) The Albert Camus Society

(en) Nobelpremio pri literaturo en 1957

(en) Bibliografio pri Albert Camus Arkivigite je 2006-01-14 per la retarkivo Wayback Machine

(de) Diversaj ligiloj rilate al Albert Camus

(en) Ekzistadismo kaj Albert Camus Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. Camus, Actuelles, op.cit., p.65. Gallimard.
  2. (en) Stansilav Belov, “Fremdulo”: homo kiu ne sciis mensogi, Ipernity, arkivita de la originalo, la 30-an de junio 2016, alirite la 24-an de novembro 2020.