Albert Guðmundsson

Albert Guðmundsson (Albert Sigurður Guðmundsson; 5-a de oktobro 19237-a de aprilo 1994) estis la unua islanda profesia futbalisto, kaj ludis interalie por Arsenal (la dua nebrita ludisto de Arsenal) kaj AC Milan. Poste li estis politikisto kaj ministro.

Albert Guðmundsson
Persona informo
Naskonomo Albert Sigurður Guðmundsson
Naskiĝo 5-an de oktobro 1923 (1923-10-05)
en Rejkjaviko,  Reĝlando Islando
Morto 7-an de aprilo 1994 (1994-04-07) (70-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Skerry's College vd
Partio Sendependecpartio, Burĝpartio
Familio
Edz(in)o Brynhildur Hjördís Jóhannsdóttir (1926—2006)
Infanoj Helena Þóra (1947), Ingi Björn (1952), Jóhann Halldór (1958)
Profesio
Okupo futbalisto • politikisto • futbala trejnisto vd
Aktiva dum 1943– vd
En TTT www.althingi.is/altext/cv/is/?nfaerslunr=15 (islande)
Financministro
Dum 26-a de majo 198316-a de oktobro 1985
Antaŭulo Ragnar Arnalds
Sekvanto Þorsteinn Pálsson
Industriministro
Dum 16-a de oktobro 198524-a de marto 1987
Antaŭulo Sverrir Hermannsson
Sekvanto Þorsteinn Pálsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Albert.

Familio redakti

Liaj gepatroj estis Guðmundur Gíslason (1900—1935) kaj Indíana Katrín Bjarnadóttir (1904—1989). Lia edzino: Brynhildur Hjördís Jóhannsdóttir (1926—2006), gefiloj: Helena Þóra (1947), Ingi Björn (1952), Jóhann Halldór (1958).

Politika agado redakti

Albert estis devigita rezigni el sia ministra ofico en 1987 pro financaj aferoj. Sekve li forlasis la Sendependecpartion kaj fondis novan partion, la Burĝpartion. Albert estis tre sendependa politikisto kaj estis pli populara ĉe voĉdonantoj ol ene de la Sendependecpartio. La Burĝpartio estis sukcesa dum sia unua balotado kaj ricevis 10,9% de la voĉoj. Albert forlasis la parlamenton en 1989, kaj en sekvinta balotado en 1991 la partio ne ricevis la minimuman nombron de voĉoj por unu parlamentano.

Post sia politika kariero li servis kiel ambasadoro en Francio.

Memoro redakti

Jónas Jónsson skribis biografion pri Albert Guðmundsson, t. e. lia futbalista kariero, en 1957.

Eksteraj ligiloj redakti