Albert Kövessy [koveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövessy Albert estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro, dramaturgo. Lia familia nomvarianto estis Kövesi [koveŝi].

Albert Kövessy
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1860(nun 1860-10-06)
en Hungario Kótaj (Hungario)
Morto la 21-an de decembro 1924
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoroteatrestro
vdr

Albert Kövessy [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1860 en Kótaj, li mortis la 21-an de decembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Albert Kövessy devenis el juda familio. Li lernis en Nagyvárad, sed jam en 1877 li debutis en Teatro de Kolozsvár. Liaj pli gravaj teatraj aktoraj-reĝisoraj stacioj estis:

En 1895 li establis propran teatran trupon, tio debutis en Sátoraljaújhely (1895–1896), poste la trupo prezentis spektaklojn en Óbuda (1898–1900), Kecskemét (1900–1905), Pécs (1905–1911), Ungvár (1911–1912). En 1912 li pensiuliĝis, tamen inter 1913 kaj 1916 li estis teatrestro en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste dramaturgo de Teatro Magyar. En 1924 li kolektis monojn por apogi emeritajn aktorojn. Li verkis aŭ tradukis plurajn operetojn kaj teatraĵojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Franz von Suppé: Boccaccio - Lambertuccio
  • Albert Kövessy: Számi - Goldstein
  • I. Földes: Hivatalnok urak - Róth

Elektitaj dramaturgaj verkoj redakti

  • A primadonna (1893)
  • A vigécek (1896)
  • A gólem (1917)

Elektitaj tradukitaj teatraĵoj redakti

  • O. Walter: Don Caesar (opereto)
  • Carl Zeller: A csavargó (opereto)
  • Adolf Goldfäden: Sulamith, Jeruzsálem leánya (opero)

Lia filma rolo redakti

  • Doktor úr (1916)

Elektitaj kompanianoj de Kövessy redakti

Fontoj redakti