Albert Stanislaus Gérard (naskiĝis la 12-an de julio 1920 en Namuro - mortis en novembro 1996) estis belga akademiano, profesoro pri kompara literaturscienco, specialiĝinta en afrikaj literaturoj[1]. Li instruis komparan literatursciencon ĉe la universitato de Liége de 1963 ĝis 1983 kaj ankaŭ ĉe usonaj universitatoj, interalie en Universitato Harvard (1966-1967) kaj ekde 1956 en la universitato de Elizabethville, nun Lumumbashi en D.R. Kongo [2].

Lia ĉefverko estas "Afrique plurielle" (1995, 1300 paĝoj) aperis en du volumoj en Budapeŝto (Akademiai  Kiado) en 1986 sub la titolo "European-language writing in sub-Saharan Africa" (Eŭroplingva verkado en subsahara Afriko en la franca, angla, portugala, samkiel literaturoj en afrikaj lingvoj[2]) kiu estis laŭdita de Ngũgĩ wa Thiong'o kiel "pionira enketo de literaturo en afrikaj lingvoj"[3].

En "African Language Literatures: An Introduction to the Literary History of Sub-Saharan Africa", li donis superrigardon pri la historio de skribitaj afrikaj literaturoj en pli ol sesdek lingvaj areoj. Albert S. Gérard mem scipovis ses lingvojn[2].

Lia abomeno de totalismo, akrigita de naziismo, transformiĝis en aŭtentan intereson pri minoritatoj kaj subpremataj popoloj kaj iliaj literaturoj[2].

Verkaro (elekto) redakti

  • Contexts of African literature (Kuntekstoj de afrika literaturo), 1990
  • European-language writing in sub-Saharan Africa (Eŭroplingva verkado en subsahara Afriko), 1985
  • African language literatures: an introduction to the literary history of Sub-Saharan Africa (Afrikaj lingvaj literaturoj: enkonduko al la literatura historio de Afriko sude de Saharo), Washington, DC: Three  Continents, 1981.
  • Comparative literature and African literatures: A series of lectures read at the University of South Africa, 1981
  • Four African literatures: Xhosa, Sotho, Zulu, Amharic (Kvar afrikaj literaturoj: kosa, sota, zulua, amhara), University of California  Press  (Berkeley), 1971,

Vidu ankaŭ redakti

Malkoloniigi la menson (libro)

Referencoj redakti

  1. (1998) “Albert S. Gérard”, Research in African Literatures 29 (1), p. 199–201. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (fr) Chantal Zabus, “Albert S. Gérard,” Research in African Literatures 29:1 (Spring 1998), 199-201, Indiana University Press, januaro 1998
  3. Ngũgĩ wa, Thiong'o. Decolonising the Mind. James Currey. ISBN 9780852555019.